Fourier
Aspekto
La familinomo Fourier aparte rilatas al unu el la sekvantaj homoj.
- Charles Fourier (1772-1837), franca filozofo, kiu esprimis socialistajn opiniojn per komunumoj Phalanstères (falangejoj), kaj per abunda verkaro.
- Joseph Fourier (1768-1830), franca matematikisto kaj fizikisto konata por siaj laboroj pri la malkomponado de periodaj funkcioj en konverĝantajn trigonometriajn seriojn, kies nomoj estas serioj de Fourier; li estas ankaŭ aŭtoro de la konverto de Fourier pri ne-periodaj funkcioj.
- Sankta Pierre Fourier (1565-1640), franca religiulo, kiu naskiĝis en Mirecourt (Loreno), mortis en Gray (Franĉ-Konteo); li beatigiĝis en 1730 dank'al la papo Benedikto la 13-a, kaj sanktigiĝis en 1897 dank'al la papo Leono la 13-a.