Gruoformaj
Aspekto
(Alidirektita el Gruoformaj birdoj)
Gruoformaj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Balearica regulorum gibbericeps
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
5-10 familioj kun vivantaj membroj; vidu artikolon. | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Ene de la biologia klaso de birdoj, la ordo de Gruoformaj (aŭ ralformaj) birdoj (Gruiformes) estas subdividita je pli ol 20 familioj, el kiuj la duono estas konata nur el fosilioj, ĉar ili jam ekstingiĝis. Temas pri malsimilaj birdoj laŭ grando el la grandaj gruoj, ĝis la malgrandaj raledoj; sed ĉiuj estas birdoj de simila strukturo kaj skeleto, kiuj vivas en marĉecaj medioj, ĉefe dum bredado, kaj timidaj. Tamen ties voĉoj estas laŭtegaj kaj tre eksterordinaraj kaj utilas por identigi ilin eĉ sen vido.
Ili estas diversgrandaj birdoj, kiuj paŝadas, kuras aŭ naĝas. Ili estas nestoforlasantoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]ORDO GRUOFORMAJ (GRUIFORMES)
- Subordo Raloj (Ralli)
- Familio Raledoj Rallidae
- Familio Heliornithidae (finfoots and Sungrebe)
- Subordo Gruoj (Grui)
- Familio †Eogruidae (fosilia)
- Familio †Ergilornithidae (fosilia)
- Familio Gruedoj Gruidae
- Familio Aramedoj Aramidae
- Familio Psophiidae
- Familioj incertae sedis kaj dubindaj gruoformaj
- Familio †Parvigruidae (fosilia)
- Familio †Songziidae (fosilia)
- Familio †Gastornithidae (fosilia)
- Familio †Messelornithidae
- Familio †Salmilidae (fosilia)
- Familio †Geranoididae (fosilia)
- Familio †Bathornithidae (fosilia)
- Familio †Idiornithidae (fosilia)
- Familio †Phorusrhacidae (fosilia)
- Familio Cariamidae
- Familio Otidedoj Otididae
- Familio Eurypygidae
- Familio Rhynochetidae - aparta ordo?
- Familio †Aptornithidae - aparta ordo?
- Familio Mesitornithidae - aparta ordo?
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Heliopais personatus
-
Heliornis fulica
-
Psophia crepitans