Hennig Brand
Hennig Brand (1630-1710) | ||
---|---|---|
Alĥemiisto serĉe de la filozofia ŝtono (1771), ilustraĵo de Joseph Wright, pentrante Hennig Brand malkovrante fosforon
| ||
Persona informo | ||
Hennig Brand | ||
Naskiĝo | 1630 en Hamburgo | |
Morto | 1710 en Hamburgo | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | vd | |
Profesio | ||
Okupo | komercisto kemiisto apotekisto vd | |
Laborkampo | Alkemio kaj kemio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hennig Brand (1630-1710) (n. en 1630 - m. en 1710) estis germana kuracisto, apotekisto kaj alĥemiisto, kiu malkovris fosforon ĉirkaŭ 1669.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Kiam li distilis miksaĵon de urino kaj sablo serĉe de la filozofia ŝtono, kiu supozeble transformis ajnan metalon en oron. Kiam ureo vaporiĝis, li sukcesis blankan materialon, kiu brilis en la mallumo, kaj ardis kiel lumiga flamo. Dank'al al ĉi-efekto, Brand nomis ĝin fosforo[1]. Brand tenis sekrete ĉi-malkovron ĝis 1675, kiam li decidis montri la materialon al sia amikrondo, kaj tiam fariĝis furoro en Hamburgo. Por superigi siajn financajn malfacilaĵojn, li vendis certan kvanton da fosforo al la komercisto kaj alĥemiisto, Johann Daniel Kraft, kaj petis ke li ne malkaŝu la procedon, tamen Johannes Kunckel, iom poste, malkovris similan manieron sukcesi la fosforon. En 1677, dank'al perado de Gottfried Wilhelm Leibniz, li vendis la sekreton de sia produktado interŝanĝe de fiksita salajro.
La malkovro de la elemento fosforo okazis dank'al lia provo je produktado de oro el la urino. En 1669, Brand kunigis 50 galjonojn da urino en sia domkelo kaj aldonis kemiajn produktojn, kiujn li arbitre kolektis. La rezultinta pasto submetiĝis al distilprocedo, kies vaporaĵoj certe transformiĝos en oron post akva malvarmigado. Tamen, kion li sukcesis, tio estis brila substanco kiu lumiĝis en la mallumo. Anstataŭ sukcesi oron, li malkovris la fosforon, ĉar, pere de la aldonaĵoj, kiujn li faris, la urino, kiu enhavas natrian fosfaton de amonio (Na2NH4PO4), transformiĝis en natrian fosfiton (Na3PO3), kiu, dum boliĝo, malkomponiĝis en siaj elementoj kiuj liberigis la fosforon.
Baldaŭ li konsciis pri la komerca graveco de tiu substanco, kaj laŭ la procedo farita de Hennig, li bezonis 50 litrojn da urino por sukcesi unu gramon da fosforo, kiu tiam vendiĝis je proksimume 30 dolarojn ĉiu gramo, do, ĝi valoris pli ol la oro, en tiu epoko.
La sveda kemiisto Carl Wilhelm Scheele malkovris, en 1769, procedon similan al pasteŭrizado, kiu ebligis la larĝaskalan fosforproduktadon, rangante Svedion kiel ĉefa produktanto de fosforderivitajn varojn. Dank'al sia elpenso, li ricevis pension de Johano Frederiko (1625-1679), Princo-Elektisto de Brunsvigo-Lüneburg.[2].
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- The Encyclopedia Americana
- Elementymology & Elements Multidict
- TodayInScience
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Personensuche
- Virtual International Authority File
- Deutsche Biographie
- Nonmetals, Facts On File, Incorporated
- Gottfried Wilhelm Leibniz: The Polymath Who Brought Us Calculus, M. B. W. Tent
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Johannes Kunckel (1630-1703)[3]
- Johann Joachim Becher (1635-1682)[4]
- Nicolas Lémery (1645-1715)[5]
- Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716)
- Walther von Tschirnhaus (1651-1708)[6]
- Ambrose Godfrey (1660-1741)[7][8]
- Guillaume-François Rouelle (1703-1770)[9]
- Joseph Wright of Derby (1734-1797)[10]
- Carl Wilhelm Scheele (1742-1786)
- Perioda tabelo
- Kemio
- Alĥemiisto malkovranta fosforon
- Fosforo
- Izotopoj de fosforo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Latine> phosphŏrus, kaj greke φωσφόρος, kiu signifas, lumfonto.
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ CERL Thesaurus
- ↑ The Aspiring Adept: Robert Boyle and His Alchemical Quest, Lawrence M. Principe
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche