Nigrakapa anaso
Nigrakapa anaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigrakapa anaso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oxyura atricapilla (Merrem, 1841) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigrakapa anaso aŭ Kukolanaso (Heteronetta atricapilla) estas anaso de Sudameriko ligata al la Blankkapa anaso de la subfamilio de Oksiurenoj de la familio de Anasedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Heteronetta. La latina scienca nomo atricapilla estas kunmetaĵo de du radikoj signife "nigra kapo", kio ripetiĝas en la komuna nomo ĉe multaj lingvoj.
Ĝi loĝas en marĉoj de Sudameriko.
Tiu estas la plej baza vivanta membro de sia subfamilio, kaj ĝi havas nek la rektan voston nek la ŝvelan bekon de ties parencoj. Ĝenerale multe similas al tipaj merganasoj,[1] ties plumaro kaj aliaj partikularaĵoj evidentigas, ke ĝi ne estas tre proksima parenco de tiuj, sed pli bone estas produkto de konverĝa evoluo ĉe la prauloj de la rektavostaj anasoj.[2]
Ĝi estas proksimume 35 al 39 cm longa, kun pezo de 400 al 700 gramoj. Ĝi estas malgranda malhela anaso, kun masklo kun nigraj kapo kaj dorso kaj pli palaj flankoj kaj ventro, kaj ino pli helbruna ĝenerale.
Ili loĝas en marĉaj lagoj ĉefe de Norda Ĉilio, Paragvajo, kaj Norda Argentino, manĝante per plaŭdado akvajn plantojn (semoj), moluskojn kaj insektojn.
La Nigrakapa anaso estas interese deviga nestoparazito ĉar inoj neniam nestumas kaj demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj anstataŭe, kio havigas al ili la kromnomon Kukolanaso.[3] La gastigantoj estas ĉefe la Rozbeka anaso (Netta peposaca), sed ankaŭ aliaj anasoj, fulikoj (specioj de genro Fulica), kaj foje eĉ mevoj (kiaj la Brunkrona mevo) kaj rabobirdoj. Malkiel ekzemple kelkaj kukoloj, nek la idoj nek la plenkreskuloj detruas ovojn aŭ mortigas la idojn de la gastiganto. Anstataŭe, post kovado de 21 tagoj, la anasidoj elnestiĝas post kelkaj horoj kaj iĝas tute sendependaj, lasante siajn falsajn fratojn kaj ekmanĝante per si mem.
La Nigrakapa anaso ne estas konsiderata minacata de la IUCN.[4]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (BLI) (2004). Heteronetta atricapilla. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006.
- Livezey, Bradley C. (1986): A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters. Auk 103(4): 737-754. DjVu plena teksto Arkivigite je 2010-06-04 per la retarkivo Wayback Machine PDF plena teksto Arkivigite je 2010-08-05 per la retarkivo Wayback Machine
- McCracken, Kevin G.; Harshman, John; McClellan, David A. & Afton, Alan D. (1999): Data set incongruence and correlated character evolution: An example of functional convergence in the hind-limbs of stifftail diving ducks. Systematic Biology 48: 683-714. COI:10.1080/106351599259979 PDF plena teksto Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Naturo de la Kukolanaso, BBC Worldwide
- David Attenborough, The Life of Birds, Episode 9, 19 minutes ff.
|