Saltu al enhavo

Ida Christensen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ida Christensen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1885 (1885-11-05)
Morto 29-an de januaro 1966 (1966-01-29) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ida CHRISTENSEN verkanta sub pseŭdonimo Adi (naskiĝis la 5-an de novembro 1885, mortis la 29-an de januaro 1966) estis dana esperanto-verkistino, aŭtorino de originalaj rakontoj La Forto de l' Vero (1945). Esperanton ŝi lernis en la aĝo de 50 jaroj en la jaro 1936, baldaŭ fariĝis redaktorino de la gazeto de danaj esperantistoj kaj dum kelkaj jaroj estis ankaŭ prezidantino de la kopenhaga esperanto-klubo KEK. Ŝi gvidis la internaciajn kursojn de Esperanto en la urboj Helsingør kaj Vejle.

Citaĵo
 Post la longaj jaroj de milito, kun ilia malofteco de nova literaturo, estas plezure ricevi el aliaj landoj verkojn, kiuj montras, ke ankaŭ tie oni tamen laŭeble verkis kaj laboris Esperante. Inter ili la nuna verko, kvankam tute senpretenda, havas propran karakteron kaj gravon. Kiel anoncite, ĝi celas (kaj sukcesas) provizi simplan tamen interesan legaĵon por komencantoj. La frazoj estas simplaj kaj klaraj, tamen ne absurde tiaj. Farante nenian pretendon al literatura genieco, la historio tenas la atenton. Efektive, ĝi estas tia, kian oni ofte serĉas, sed ne sukcesas trovi—simpla kaj interesa verko por la nespertulo. Ni ĝin rekomendas. De lingva vidpunkto oni apenaŭ povas fari kritikon. Prefere oni diru ŝi kompatis (ne : bedaŭris) lin. Anstataŭ ili senti sin kiel grandan rondon familian (dufoje), ni preferus ili sin sentis granda rondo familia (eble, tamen, tio estus formo tro malsimpla por "komencanto”). Unu kritikindaĵo : la moda misuzo de la vorto ŝatas, al kiu oni donas multajn signifojn, kiujn ĝi efektive ne havas —want, like, love, wish, rejoice . . . aldone al la vera signifo prize, value, have a high opinion of. Estas bone, studi la konsilon de Zamenhof pri tiu vorto en Lingvaj Respondoj : oni evitos la plej gravajn erarojn, se oni tute ne uzos ĝin antaŭ infinitivo. Interesa kaj nekutima uzo de op : Ili kuŝis solaj, paropearetope, en la herbo. 
— La Brita Esperantisto, n487-488_nov-dec 1945
Citaĵo
 Ni gratulas pri reeldono de ĉi tiu verko, kiu estas bona kaj interesa legolibro tre taŭga por elementa kurso post la unuaj monatoj. Ni jam recenzis ĝin (JB.E. 1945, 87 [tiel]), kaj bedaŭras, ke la kritiko tie donita ne estas atentita ĉe la represo. Ekster tiuj detaletoj, tamen, ĝi estas tre rekomendinda. Forta gusto de Cseh-kursoj ne estas en tiu stadio malbonaĵo. 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 519-520 jul-aug 1948

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]