Saltu al enhavo

Jeanne Deroin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeanne Deroin
Persona informo
Jeanne Deroin
Naskiĝo 31-an de decembro 1805 (1805-12-31)
en Parizo
Morto 2-an de aprilo 1894 (1894-04-02) (88-jaraĝa)
en Londono,  Reĝlando Anglio
Lingvoj franca vd
Loĝloko FrancioAlzaco vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
sufrageto
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jeanne DEROIN (Parizo, 31-an de decembro 1805 - Londono, 2-an de aprilo 1894), ankaŭ konata sub la pseŭdonimo Jeanne Victoire, estis franca ĵurnalistino, politikistino, sufrageto kaj feministo.[1] Ŝi estis grava persono en la lukto por virinaj rajtoj kaj socialismo en la 19-a jarcento.[2] Ŝi estis la unua virino, kiu kandidatiĝis por la Asembleo Legislativa en majo 1849, kio estis grava paŝo en la historio de virina voĉdonrajto en Francio.[3]

En la 1830-aj jaroj, Jeanne aliĝis al grupo de socialistoj kaj gvidis la virinojn, kiuj subtenis la ideojn de Saint-Simon. Ŝi estis grava en la kreado de feminismaj gazetoj. En 1832, ŝi edziniĝis al Antoine Ulysse Desroches, kiu ankaŭ estis saint-simonisto.[4] Jeanne batalis por egalaj rajtoj inter viroj kaj virinoj, kaj ŝi rifuzis porti la familian nomon de sia edzo, ĉar ŝi volis montri, ke viroj kaj virinoj estas egalaj. Ŝi ankaŭ kritikis la Civila Kodo, kiu diskriminaciis virinojn.[5]

Dum la Revolucio de 1848, Jeanne Deroin defendis la ideon, ke virinoj kaj viroj devas kune konstrui la novan Respublikon. Ŝi fondis, kune kun Pauline Roland kaj Gustave Lefrançais, asocion por instruistinoj kaj grupon por la emancipiĝo de virinoj. Ŝi ankaŭ subtenis la ideon, ke virinoj devus havi la rajton voĉdoni. Kvankam ŝia kandidatiĝo en 1849 ne sukcesis, ĝi estis grava evento en la historio de la franca feminismo.[6]

Post kiam Louis Napoleon faris ŝtatrenverson en 1851, Jeanne devis forfuĝi al Anglio. Tie ŝi vivis en malfacilaj kondiĉoj, sed ŝi daŭre batalis por siaj politikaj ideoj kaj skribis al famaj pensuloj de sia tempo. Jeanne Deroin mortis en Londono en 1894, postlasante gravan heredaĵon en la batalo por virinaj rajtoj.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Jeanne Deroin». Encyclopedia of 1848 Revolutions.
  2. Ranvier, Adrien «Une féministe de 1848 : Jeanne Deroin». Revue d'Histoire du XIXe siècle - 1848, 4, 24, 1908, pàg. 317–355. DOI: 10.3406/r1848.1908.1883.
  3. «Jeanne Deroin». Woman Is Rational, 12-02-2021.
  4. Christiane Veauvy, « Deroin, Jeanne [Paris 1805 - Londres 1894] », dans Béatrice Didier, Antoinette Fouque et Mireille Calle-Gruber (dir.), Dictionnaire universel des créatrices, Éditions Des femmes, 2013, p. 3540-3541.
  5. "Jeanne Deroin, profession de fois saint-simonienne", Riot-Sarcey, 1992, pàgs 121-122.
  6. Riot-Sarcey, Michèle. «Deroin, Jeanne». A: Dictionnaire des féministes : France, XVIIIe-XXIe siècle (en francés). Presses Universitaires de France, 2017, p. 414. ISBN 978-2-13-078720-4. OCLC 972902161.
  7. Sánchez Calvo, Sara «Jeanne Deroin: une voix pour les femmes. Vida revolución y exilio». Editorial Comares, 01-07-2021.