Klára Ákos
Klára Ákos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1920 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de marto 1991 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Dancarta Altlernejo |
Okupo | |
Okupo | dancisto instruisto |
Klára Ákos [Akoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ákos Klára estis hungara dancisto, baletinstruisto.
Klára Ákos[1] naskiĝis la 13-an de novembro 1920 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de marto 1991 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Klára Ákos estis disĉiplo de Ferenc Nádasi, dum la 2-a mondmilito ŝi estis lia primara asistanto. Inter 1946–1954 ŝi estis solisto de pluraj amuzejoj, teatroj, poste ŝi establis privatan edukejon pri klasika baleto kune kun Endre Jeszenszky kaj aliaj, kiu funkciis ĝis 1991. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ŝi evoluigis la lernejon al unu el la plej signifaj centroj pri baletotrejnado en la ĉefurbo. Ŝi estis tre sperta kaj postulema instruisto, kie lernis centoj da disĉiploj. Intertempe en 1959 ŝi akiris baletmajstran diplomon en Ŝtata Baleta Instituto. Ŝi ricevis premion en 1986.