Kurilaj insuloj
Kurilaj insuloj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Situo de la Kurilaj insuloj inter Hokkaidō kaj Kamĉatko | |||||
insularo • pridisputata teritorio | |||||
Akvejo | Pacifika oceano | ||||
Geografia situo | 47° 0′ N, 152° 0′ O (mapo)47152Koordinatoj: 47° 0′ N, 152° 0′ O (mapo) | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 40 | ||||
Ĉefa insulo | Iturup | ||||
Tuta areo | 10 355,61 km² | ||||
Loĝantoj | 18 730 (2009) | ||||
La Kurilaj insuloj, Saĥaleno (maldekstre), Hokkaidō (maldekstre malsupre) kaj Kamĉatko (dekstre supre) (NASA-Satelita foto) | |||||
| |||||
Kurilaj insuloj (Kuriloj; japane: Ĉiŝima) estas aro de aziaj insuloj en limo de la Oĥotska Maro. Ili apartenas al Rusio.
La sola industrio en la insuloj estas fiŝkaptado.
Japanio pretendas ekposedi la plej sudajn kvar insulojn el la insularo: Ŝikotano, Iturupo, Kunaŝiro kaj grupo de insuletoj Habomai.
La 8-an de aŭgusto 1945 Sovetio deklaris militon al Japanio kaj okupis tutan Saĥalenon kaj la Kurilojn. En la Traktato de San-Francisko (1952) Japanio rezignis la suverenecon pri Saĥaleno kaj granda parto de la Kuriloj.
Problemo de sudaj Kuriloj ("Nordaj Teritorioj", kiel ili estas nomataj en Japanio) restas la plej granda problemo en rilatoj de Rusio kaj Japanio. La Malgranda Kurila Kresto aŭ Malgrandaj Kuriloj (ruse Малая Курильская гряда, Malaja Kurilskaja grjada, signifante "Malgranda Kurila Ĉeno"; japane しょうクリルれっとう aŭ 小千島列島) estas grupo de ses insuloj kaj kelkaj rokaj insuloj en la Pacifiko, konsistanta el la ĉefinsulo Ŝikotano kaj la subarkipelago Habomai, kaj administre formantaj la sudan parton de la rusaj administritaj Kuriloj grupo. Ili estas administre parto de la Saĥalena provinco kaj ene de ĝi estas parto de la distrikto Juĵno-Kurilskij, de kiu nur Kunaŝir ne apartenas al la ĉeno.