Laŭzano
Laŭzano | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando urbo en Svislando universitata urbo ĉefurbo de kantono de Svislando urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Laŭzano | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 1000-1008 | ||||
Kodo laŭ {{{laŭ}}} | 5586 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 141 418 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 418 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | CH1903: 538219 / 153878 (mapo)46.5333333333336.6333333333333Koordinatoj: 46° 32′ N, 6° 38′ O; CH1903: 538219 / 153878 (mapo) [+] | ||||
Alto | 495 m [+] | ||||
Areo | 41,37 km² (4 137 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
Situa mapo de Laŭzano | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lausanne [+] | |||||
| |||||
Laŭzano (france Lausanne, itale kaj romanĉe Losanna, arpitane Losena ) estas urbo situanta okcidente de Svislando sur la norda bordo de la lago Lemano. Ĉefurbo de la svisa kantono Vaŭdo kaj de la Distrikto Laŭzano, ĝi estas la kvara urbo de Svislando laŭ grandeco (post Zuriko, Ĝenevo kaj Bazelo) kun 136 514 loĝantoj en januaro 2012.
La ĉirkaŭlaŭzana regiono, kiu entenas la okcidentajn komunumojn Bussigny, Chavannes, Crissier, Ecublens, Prilly, Renens, Saint-Sulpice, Villars-Sainte-Croix, la nordajn, Boussens, Bretigny, Cheseaux, Cugy, Froideville, Jouxtens-Mézery, Le Mont-sur-Lausanne, Morrens, Romanel, Sullens), la orientajn (Lutry, Belmont, Paudex, Pully asociiĝis en 2007 kun la regiono de Morges) Chigny, Denges, Echandens, Echichens, Lonay, Lully, Morges, Préverenges, Saint-Prex, Tolochenaz, celante la Komunumaran Projekton Lausanne-Morges (Projet d’agglomération Lausanne-Morges, PALM) por realigi ĝis 2023 regionan disvolviĝon pli efikan.
Tiu ĉi komunumara regiono grupigis ĉirkaŭ 278 000 loĝantojn, tio estas 40% de la tutkantonaj loĝantoj kaj 60% de la laborlokoj en 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La koordinatoj de la urbo estas 46°31'N; 6°38'E. Laŭzano situas norde de la Lago Lemano ĉe kruta deklivo, kaj etendiĝas en nordo ĝis al la altebenaĵo de Gros-de-Vaud. En nordo je la suda flanko de Gros-de-Vaud troviĝas la eksklavo Bel-Air, kiu apartenas al la urba teritorio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Urbo de kulturo kaj scienco
[redakti | redakti fonton]Laŭzano estas grava centro de scienco kaj kulturo. En la urbo troviĝas la Universitato de Laŭzano kaj la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano, la sidejo de la du institucioj tamen troviĝas ekster la urba teritorio en la komunumo Ecublens[1] [2] . En Laŭzano troviĝas ankaŭ la sidejo de la Internacia Olimpika Komitato, kaj tiukadre ankaŭ la Olimpika Muzeo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Pro ĝia kruta dekliveco la ĉefa linio de la metroo de Laŭzano komence funkciis en formo de funikularo, nome subtera kablotramo. Krome la urbo disponas pri densa bus- kaj trolejbusreto kaj tramlinio al la universitatoj en Ecublens.[3][4] La ĉefstacidomo de Laŭzano estas grava fervojlinio kun ĉefaj trajnlinioj al Ĝenevo, Valezo, Friburgo kaj Berno. Al Laŭzano kondukas pluraj kantonaj ĉefvojoj inter kiuj la kantona ĉefvojo n-ro 1, 5 kaj 9 kaj la svisa aŭtovojo A1, la svisa aŭtovojo A9 kaj la laŭzana urboaŭtovojo, kiu estas branĉo de la svisa aŭtovojo A1. Transports publics de la région lausannoise (TL) estas la ĉefa funkciigisto de publika transporto en Laŭzano kaj la pli larĝa aglomeraĵo.
Historio kaj politiko
[redakti | redakti fonton]En la urbo estis subskribita la Traktato de Lausanne, en kiu post la Unua mondmilito estis fiksitaj la landlimoj de Turkio.
Elstaruloj rilataj al Laŭzano
[redakti | redakti fonton]- Albert-Louis Chappuis, verkisto kaj eldonisto
- En la urbo mortis hungara pentristo Ferenc Hatvany.
- Philippe de Ferrari, filatelisto (forpaso)
Esperanto en Laŭzano
[redakti | redakti fonton]En 1923 reprezentanton sendis IAES al la Internacia Kongreso de Stenografio en Laŭzano. En Laŭzano ekzistas aktiva Esperanto-klubo, nome la Laŭzana Esperanto-Societo (reta ligilo sube).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Radio-prelego de d-ro Arthur Baur pri la du najbaraj universitatoj en Laŭzano (pdf)
- ↑ Radio-prelego de d-ro Arthur Baur pri la du najbaraj universitatoj en Laŭzano (mp3)
- ↑ Nova transportilo en Laŭzano, radio prelego de Arthur Baur (pdf)
- ↑ Nova transportilo en Laŭzano, radio prelego de Arthur Baur (mp3)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Palaco de Beaulieu
- Lausanne (stacidomo)
- Lausanne-Sébeillon (stacidomo)
- Laŭzano-Echallens-Bercher
- Metroo de Laŭzano
- Bessières (metrostacio)
- Bourdonnette (metrostacio)
- CHUV (metrostacio)
- Délices (metrostacio)
- Fourmi (metrostacio)
- Grancy (metrostacio)
- Jordils (metrostacio)
- Lausanne-Flon (metrostacio)
- Lausanne-Gare (metrostacio)
- Malley (metrostacio)
- Montelly (metrostacio)
- Ouchy-Olympique (metrostacio)
- Ours (metrostacio)
- Provence (metrostacio)
- Riponne-Maurice Béjart (metrostacio)
- Sallaz (metrostacio)
- Vennes (metrostacio)
- Vigie (metrostacio)
- Tramtransporto en Laŭzano
- Trolebusa transporto en Laŭzano
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1989
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Novaĵoj pri Laŭzano en retgazetaro Nia Mondo
- Oficiala retejo de la urbo Laŭzano (france, germane kaj angle)
- paĝaro de la Laŭzana Esperanto-Societo en la retejo Facebook (esperante)
- ĉarma filma prezento de la urbo somere 2020 en la retejo jutubo (esperante)
|