Saltu al enhavo

Purpura kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palverta kolombo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpura kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Purpura kolombo Columba punicea
(Tickell in Blyth, 1842)[1]
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Palverta kolombo laŭ sia propra aspekto aŭ Purpura kolombo laŭ la scienca nomo (Columba punicea) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo en disaj areoj el Hinda Subkontinento kaj Sudorienta Azio. Ĝi havas malrapidan flugmanieron kaj pasigas multan tempon side ripoze en la foliaro de grandaj fruktarboj, ofte en ĉeriveraj arbaroj de ebenaĵoj. Ĝi estas ĉefe bruna supre kaj grenatkolora sube kun nuanco de verdo aŭ ametisto, kio estas tialo por la epiteta "purpura". Maskloj havas blankecan grizan kapoverton dum inoj havas brunecgrizan kapoverton kaj malpli da brilo en la plumaro. Ili estas fruktomanĝuloj, kiuj manĝas en malgrandaj grupoj en la kanopeo de arboj, sed foje descendas surgrunden por pluki semojn kaj faliĝintajn fruktojn.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Tiu granda 36–40.5 cm-longa kolombo estas malhele kaŝtanbrunan kun kontrasta palverto. La masklo havas blankec-grizan kronon, purpur-grenatkolorajn suprajn partoj kun svaga verda brilo sur la kolo; pli forte irizecan mantelon kaj dorson; malhele ardez-koloran pugon kaj suprajn vostoplumojn; vinec-brunajn orel-kovrilojn, gorĝon kaj subajn partojn; kaj nigracan voston kaj flugoplumoj. Inoj havas pli brunec-grizan kronon. Junuloj dekomence havas kronkoloron kongrue kun la mantelo, senkolorajn flugilkovrilojn kaj skapularojn kun ruĝecaj bordoj, multe reduktitan brilon en la supraj partoj kaj pli grizajn subajn partojn. La kruroj estas purpuraj kaj la iriso estas krem-flavaj en plenkreskuloj. La haŭto ĉirkaŭokule kaj la vaksaĵoj estas ruĝecaj.[2][3][4]

Kelkaj taksonomiistoj grupigis tiun specion kun la Columba argentina, ĉar ambaŭ estas malnovmondaj kolomboj en kiuj mankas bildoj en la dorso de la kolo.[5]

Distribuado kaj habitatoj

[redakti | redakti fonton]

La Purpura kolombo estas tre surloke distribuata tra sia ampleksa teritorio, kio enhavas partojn de norda kaj nordorienta Barato, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, Laoso, Kamboĝo kaj Vjetnamo. La tipa specimeno estis kolektita en Ĉaibasa, Singbum, Barato, sed relative malmultaj registroj ekzistas el Suda Barato.[2][3][6] Registroj de la specioj ekzistas el Maharahtra,[7] Orissa, Bihar kaj Andhra Pradesh (Araku valo).[8][9][10] Observantoj konsideris ĝin sezona vizitanto en Srilanko.[11] En kelkaj partoj de Tajlando, ili estas vintraj vizitantoj kaj birdoj estis viditaj ripozantaj en mangrovoj malproksime el la ĉeftero.[12][13]

Ili troviĝas ĉefe sur arbaroj de ebenaĵoj. Ili oftas en ampleksa vario de habitatoj el malaltaj teroj ĝis 1600 m, ĉefe en unuarangaj kaj duarangaj ĉiamverdaj arbaroj, sed ankaŭ en malfermaj, deciduaj dipterokarpaj arbaroj, bambuo, kaj agrikulturaj kampoj, partikulare proksime de arbaroj. Mangrovejoj, malgrandaj arbaraj insuloj kaj aliaj marbordaj habitatoj estas probable vizitataj nur en nereprodukta sezono. Ĝi estas ĉefe fruktomanĝulo, kvankam semoj kaj grenoj formas gravajn dietajn komponantojn en kelkaj areoj. Tickell notis, ke tiuj birdoj estis troveblaj en grupoj de 4 ĝis 5, ĉefe en arboj de la gerno "Eugenia" proksime de riveroj. Ili manĝis la berojn de tiuj arboj, manĝante matene kaj vespere kaj ripoze dum la varmo de la tago. Layard notis, ke ili favoris arbojn de la genro "Cinnamomum".[6] Ŝajne ne estis oftaj en plej el ties teritorio.[14][15] Oni diris, ke la specio estis abunda en la insulo Koh Mur aŭ Pulau Muntia en okcidenta Tajlando.[16] Ĵusaj registroj indikis, ke ĝi nuntempe vivas nur rare kaj vagema ene de ties teritorio.[17][18][19][20]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Tiuj kolomboj flugas en malgrandaj grupoj, manĝante ĉefe matene kaj vespere. Oni diras, ke ili havas mallaŭtan alvokon similan al tiu de Ducula aenea sed pli mallongan. La reprodukta sezono estas Majo al Aŭgusto kaj la malforta platformo nesta estas metita malalte en arbo kaj oni demetas unu aŭ pli rare du ovojn.[4]

Specio de helminta parazito, nome Cotugnia joyeuxi Baer, estis por la unua fojo kolektita el tiu specio el specimeno de Birmo.[21]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Blyth, E (1842). “Report of the Curator of the Museum of the Asiatic Society of Bengal”, J. Asiatic Soc. Bengal 11, p. 444–470. 
  2. 2,0 2,1 Blanford, WT. (1898) Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, London, p. 38–39.
  3. 3,0 3,1 Baker, ECS. (1913) Indian Pigeons and Doves. Witherby & Co., London, p. 176–179.
  4. 4,0 4,1 Ali, S. (1981) Handbook of the birds of India and Pakistan. Oxford University Press, p. 135–136.
  5. Johnston, RF (1962). “The Taxonomy of Pigeons”, Condor 64 (1), p. 69–74. doi:10.2307/1365442. 
  6. 6,0 6,1 Jerdon, TC. (1864) The Birds of India. Volume 3. George Wyman and Co., Calcutta, p. 462–463.
  7. Chitampalli,MB (1977). “Occurrence of and some observations on the Purple Wood Pigeon in Maharashtra (Bhandara District)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 74 (3), p. 527–528. 
  8. Jayakar, SD (1967). “The Purple Wood Pigeon (Columba punicea, Blyth) and the Himalayan Tree Pie (Dendrocitta formosae Swinhoe) in Orissa”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 64 (1), p. 109. 
  9. Mooney, HF (1934). “Occurrence of the Purple Wood-Pigeon Alsocomus puniceus (Tickell) in Singhbhum District, Bihar and Orissa”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 37 (3), p. 735. 
  10. Kumar, T.S. (2010). “The birds of Araku, Visakhapatnam, Andhra Pradesh, India”, Journal of Threatened Taxa 2 (1), p. 662–665. doi:10.11609/jott.o2108.662-5.  Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-28. Alirita 2021-01-27.
  11. Tennent, JE. (1861) Sketches of the Natural History of Ceylon. Longman, Green, Longman, and Roberts, London, p. 258. ISBN 0-576-03352-9.
  12. (1921) “The birds of South-west and Peninsular Siam”, J. Nat. Hist. Soc. Siam 5 (1), p. 1–88. 
  13. Salvadori, T. (1893) Catalogue of the birds in the British Museum. Volume 21. British Museum, p. 306–307.
  14. Kloss, C Boden (1918). “On Birds recently collected in Siam. Part I. Phasianidae-Eurylaemidae”, Ibis 60 (1), p. 76–114. doi:10.1111/j.1474-919X.1918.tb00772.x. 
  15. Hume, AO (1880). “A second list of the birds of North-Eastern Cachar”, Stray Feathers 9 (4), p. 241–259. 
  16. Robinson HC (1916). “On a collection of birds from Pulau Langkawi and other islands on the North-West coast of the Malay Peninsula”, Journal of the Federated Malay States Museums 7, p. 129–191. 
  17. Collar NJ. (2001) Threatened Birds of Asia. BirdLife International, p. 1536–1549. Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-06. Alirita 2021-01-27.
  18. Riley JH (1938). “Birds from Siam and the Malay Peninsula in the United States National Museum collected by Drs. Hugh M Smith and William L. Abbott”, Bulletin of the United States National Museum 172 (172), p. 1–581. doi:10.5479/si.03629236.172.1. 
  19. Oates, Eugene W (1882). “A list of the birds of Pegu”, Stray Feathers 10 (4), p. 175–248. 
  20. Armstrong, James (1876). “Notes on birds collected in the Eastern or Rangoon District of the Irrawaddy Delta”, Stray Feathers 4 (4–6), p. 295–351. 
  21. Meggitt, FJ (1931). “On Cestodes Collected in Burma. Part II”, Parasitology 23 (2), p. 250–263. doi:10.1017/S0031182000013615. 

Literaturo

[redakti | redakti fonton]