Paziteo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Paziteo. |
Paziteo | |
Natura satelito de Jupitero (XXXVIII) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XXXVIII[1] |
Aliaj nomoj | S/2001 J 6 |
Nomita laŭ | Pasitoo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | - Scott S. Sheppard - David C. Jewitt - Jan Kleyna[1] |
Dato de malkovro | 11-a de decembro 2001[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 23 004 000 km |
Discentreco | 0,2675 |
Meza anomaliangulo | 7 198 760° vd |
Klinangulo | 165,138° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 719,44 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~2 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo |
~ 1,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) 0,00081 m/s2 |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,2[2] |
Paziteo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.
Ili anoncis la 16-an de majo 2002 la malkovron de dekunu lunoj [3], inter kiuj Paziteo, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2001 J 6: sesa jupitera luno malkovrita en 2001
Nomo
[redakti | redakti fonton]La 8-an de aŭgusto 2003, ĝi ricevis, aprobite de IAU [4], la nomon de Paziteo (greke: Πασιθέα, Pasithea[5]), diino de la halucinoj kaj halucinogenoj en la helena mitologio, edzino de Hipno. Ŝi estus unu el la Gracioj (aŭ Karitoj), laŭ Homero.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Paziteo estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la ekvatoro de Jupitero, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi tamen ricevis la nomon de Pasithee, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pole Paziteo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"[rompita ligilo]
- angle Paziteo (angla versio)[rompita ligilo]
- france Dekunu jupiteraj satelitoj S/2001 J1...S/2001 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|