Sankta Korona
Sankta | ||
Sankta Korona | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 160 | |
Morto | ĉ. 177 | |
Mortis per | Torturo vd | |
Religio | kristanismo vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Victor of Damask (en) vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 14-a de majo | |
Atributoj | krono, palmo, monero | |
Patroneco | trezorserĉantoj, mono | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Korona (ankaŭ nomita Sankta Stefana aŭ Stefanino) estas laŭ la legendo kristana martirino, kiu naskiĝis verŝajne en la jaro 160 aŭ en Sirio aŭ en Egiptio kaj estis mortigita en la jaro 177 en la aĝo de 16 jaroj. Laŭ la katolika instruo ŝi estas la patronino de la trezorserĉantoj, de la mono (pro la simileco de la vorto kun la monunuo: la krono) kaj ankaŭ foje kredantoj preĝadis al ŝi por protekto kontraŭ epidemioj kaj bestomalsanoj.[1] La memortago de Sankta Korona estas la 14-a de majo.
Ŝia adorado estas ligita al tiu de Sankta Viktoro de Damasko.
Dum la Kronvirusa pandemio de 2019-2020 la Paroĥo Sankta Pankracio en Roding publikigis preĝformon kun alvoko de Sankta Korona.[2] Tamen inter katolikaj teologoj ne ekzistas interkonsento, ke la unuopa alvoko de Sankta Korona kontraŭ bestomalsanoj kaj epidemioj pravigu la mondvastan adoradon de Sankta Korona kontraŭ la kronvirusa pandemio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ekumena Leksiko (Ökumenisches Lexikon, en germana lingvo), konsultita 2020-05-15
- ↑ Domradio.de Novene in Seuchenzeiten (germanlingve), konsultita 2020-05-15
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sankta Korona – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)