Internacia Fonetika Alfabeto
Internacia Fonetika Alfabeto | |||||
---|---|---|---|---|---|
fonetika alfabeto | |||||
Komenco | aŭgusto 1888 vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA; angle International Phonetic Alphabet [IPA]; france L'alphabet phonétique international [API]) estis kreita de britaj kaj francaj fonetikistoj sub observado de la Internacia Fonetika Asocio, fondita en Parizo dum la jaro 1886. La organizaĵo kaj la alfabeto havas la mallongigon IFA. La IFA intencas esti norma alfabeto por la fonetika skribado de ĉiuj lingvoj. Multajn fojojn dum ĝia historio, la alfabeto ŝanĝiĝis, inkluzive de kelkaj grandaj ŝanĝoj oficialigitaj ĉe la IFA-Kunveno ĉe Kiel (1989); la plej aktuala versio aperis en 1993, reŝanĝita en 1996. La plejparto de la literoj elvenis el la latina alfabeto aŭ estas modifitaj latinaj literoj, kelkaj el ili elvenis el la greka alfabeto, kaj kelkaj aliaj ŝajne ne estas rilataj al iu ajn norma alfabeto.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La konsonantoj kiuj elvenas rekte el la latina alfabeto preskaŭ ĉiam similas al siaj esperantaj sonoj: /p/, /b/, /t/, /d/, /k/, /g/, /m/, /n/, /f/, /v/, /s/, /z/, /h/, /l/, /r/, /j/. Ankaŭ la kvin esperantaj vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/, kaj /u/, samas al la IFA-vokalliteroj.
La restantaj simboloj, kiuj estas komunaj inter la IFA-a kaj la latina alfabeto, kiel /c/, /ø/, /y/, kaj /w/, reprezentas sonojn kiuj estas skribataj per tiuj literoj en aliaj lingvoj (en tio w identas al esperanta ŭ). /c/ estas palatala plozivo, kiel en la indonezia lingvo. /y/ estas la vokalo kiun signifas tiu litero en la skandinaviaj lingvoj (aŭ ü en la germana/turka/hungara/estona). La ĝenerala principo estas uzi nur unu simbolon por ĉiu fonemo, evitante du- aŭ tri-literaĵojn tiajn kiaj "sh" en la esperanta -h-sistemo, sx en la x-sistemo, "th" en la angla, "ch" kaj "eau" en la franca, "sch" kaj "ng" en la germana ktp.
La literoj kiuj estas modifitaj latinaj literoj ofte signifas similan sonon. Ekzemple, ĉiu retrofleksa konsonanto havas la saman simbolon al la sammaniere elparolata alveola konsonanto, kun hoketo ĉe la fundo de la litero.
Diakritiloj povas esti kombinataj kun IFA-literoj por skribi modifetitajn fonetikajn sonojn aŭ artikulaciajn ŝanĝetojn. Ekzistas ankaŭ specialaj signoj por supersegmentaĵoj kiel akcento kaj tono.
Kiam oni enmetas IFA-literojn en alian skribmanieron, ili estas izolataj el la resto de la teksto aŭ per diagonalaj strekoj ("/") aŭ per angulaj brakumoj ("[" kaj "]"). Lingvistoj uzas brakumojn kiam ili skribas laŭparole kaj montras ĉiun aŭdeblan kvalitan distingon de ĉiu sono. Ili uzas diagonalajn strekojn por montri nur la distingojn inter sonoj, kiujn uzas la lingvo por distingi inter vortoj.
IPA-numeroj
[redakti | redakti fonton]Ĉiu IFA-litero havas propran numeron, por ne estu konfuzo inter similaj signoj (ekzemple, ɵ kaj θ, ɤ kaj ɣ, or ʃ kaj ʄ) dum presado de manskribaĵoj. Diversaj grupoj havas diversaj intervaloj de numeroj.[1]
Numerojn havas ne nur fonemoj, sed ankaŭ aliaj signoj. Ekzemple, la vasta antaŭa nerondigita vokalo [a] havas la numeron 304, la diakrita signo de centrigo [◌̈] havas numeron 415, do , do la vasta centra nerondigita vokalo [ä] havas IPA-numeron 304 415.
La alfabeto
[redakti | redakti fonton]Konsonantoj
[redakti | redakti fonton]
|
Noto 1: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas voĉan konsonanton.
Noto 2: Ombraj areoj reprezentas artikulaciojn juĝitajn maleblaj.
Vokaloj
[redakti | redakti fonton]Manieroj de artikulacio |
---|
Bruanto |
Klaketo |
Plozivo |
Ejektivo |
Injektivo |
Afrikato |
Frotsono |
Siblanto |
Sonoranto |
Nazalo |
Frapeto |
Trilo |
Alproksimanto |
Fluanto |
Vokalo |
Duonvokalo |
Lateralo |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo. |
redaktu |
Antaŭa | Centra | Malantaŭa | ||||||||
Malvasta | i | y | ɨ | ʉ | ɯ | u | ||||
ɪ | ʏ | ʊ | ||||||||
Mezmalvasta | e | ø | ɘ | ɵ | ɤ | o | ||||
ə | ||||||||||
Mezvasta | ɛ | œ | ɜ | ɞ | ʌ | ɔ | ||||
æ | ɐ | |||||||||
Vasta | a | ɶ | ɑ | ɒ |
Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.
Supersegmentaĵoj
[redakti | redakti fonton]ˈ | Ĉefakcentita silabo |
ˌ | Duarange akcentita silabo |
ː | Longeco |
ˑ | Duone longa sono |
˘ | Mallongegeco |
. | Silaba limo |
| | Malgranda akcentogrupo (silabareto) |
‖ | Granda akcentogrupo (intonacio) |
‿ | Kunligilo (manko de aparteco) |
Tonoj kaj akcentoj
[redakti | redakti fonton]e̋ aŭ ˥ | Altega tono |
é aŭ ˦ | Alta tono |
ē aŭ ˧ | Meza tono |
è aŭ ˨ | Malalta tono |
ȅ aŭ ˩ | Malaltega tono |
ě | Altiĝanta tono |
ê | Malaltiĝanta tono |
↓ | Tona malaltigo |
↑ | Tona altigo |
↗ | Tutfraza tona altigo |
↘ | Tutfraza tona malaltigo |
Diakritiloj
[redakti | redakti fonton]n̥ d̥ | Senvoĉa | b̤ a̤ | Spire voĉa | t̪ d̪ | Dentala |
s̬ t̬ | Voĉa | b̰ a̰ | Knare voĉa | t̺ d̺ | Langopinta |
tʰ dʰ | Aspiracia | t̼ d̼ | Langolabiala | t̻ d̻ | Langlamena |
ɔ̹ | Pli rondigita | tʷ dʷ | Bilabialigita | ẽ | Nazaligita |
ɔ̜ | Malpli rondigita | tʲ dʲ | Palataligita | Nazala konsonantofino | |
u̟ | Antaŭigita | tˠ dˠ | Velarigita | Laterala konsonantofino | |
i̠ | Malantaŭigita | tˁ dˁ | Faringita | Sen aŭdebla konsonantofino | |
ë | Alcentrigita | l̴ | Velarigita aŭ faringita | ||
e̽ | Mezigita kaj alcentrigita | e̝ | Malvastigita | ||
ɹ̩ | Silabnuklea | e̞ | Vastigita | ||
e̯ | Nesilabnuklea | e̘ | Antaŭigita langobazo | ||
ə˞ | Ro-eca | e̙ | Malantaŭigita langobazo |
Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IPA-numeroj en la paĝaro de IPA: IPA number chart
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Loko de artikulacio
- Maniero de artikulacio
- Germana lingvo
- Lingvistiko
- Fonologio
- Akcento
- Diakrita signo
- SAMPA
- Listo de fonetikaj temoj
- Brajlo de IFA
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala hejmpaĝo de la IFA (angle)
- Interagaj tabeloj pri IFA
- Fonetika tajpilo Arkivigite je 2011-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
- angle International Phonetic Alphabet (IPA) Chart in Unicode and XHTML/CSS — IFA-tabelo kaj tajpilo
- canIPA Natural Phonetics (angle, itale kaj france, kun PDF-dosieroj) Arkivigite je 2005-05-09 per la retarkivo Wayback Machine : Tre vastigita versio de la IFA/IPA (500 bazaj simboloj, 300 aldonaj kaj 200 kromaj), fare de Luciano Canepari [Luĉano Kanepari], profesoro ĉe la Universitato de Venecio (kiu krome estas Esperantisto kaj interesiĝas kaj verkas ankaŭ pri Esperanta fonetiko).