Saltu al enhavo

Oleg Bondarĉuk: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Eksteraj ligiloj: ordigŝlosilo
e vivtempo
Linio 6: Linio 6:
|konata kiel = [[Deltaplano|deltaplanisto]]
|konata kiel = [[Deltaplano|deltaplanisto]]
}}
}}
'''Oleg Bondarĉuk''' ({{lang-ru|Оле́г Григо́рьевич Бондарчу́к}}, {{Lang-uk|Оле́г Григо́рович Бондарчу́к}}; naskiĝis en [[1962]] en [[Ukraina SSR]], [[Sovetunio]]) estas sovetia kaj ukrainia [[Deltaplano|deltaplanisto]], mondĉampiono de [[2005]] pri la [[deltaplana sporto]].
'''Oleg Bondarĉuk''' ({{lang-ru|Олег Григорьевич Бондарчук}}, {{Lang-uk|Оле́г Григо́рович Бондарчу́к}}; naskiĝis en [[1962]] en [[Ukraina SSR]], [[Sovetunio]]) estas sovetia kaj ukrainia [[Deltaplano|deltaplanisto]], mondĉampiono de [[2005]] pri la [[deltaplana sporto]].


== Biografio ==
== Biografio ==
Linio 23: Linio 23:
* {{citaĵo el la reto|url=malaperis|titolo=Интервью с Олегом Бондарчуком|dato=2009-12-01|arkivurl=https://web.archive.org/web/20200806110747/http://nebo.kiev.ua/znakom/50-bondarchuk|arkivdato=2020-08-06|lingvo=ru}}
* {{citaĵo el la reto|url=malaperis|titolo=Интервью с Олегом Бондарчуком|dato=2009-12-01|arkivurl=https://web.archive.org/web/20200806110747/http://nebo.kiev.ua/znakom/50-bondarchuk|arkivdato=2020-08-06|lingvo=ru}}


{{DEFAULTSORT:Bondarĉuk, Oleg}}
{{Vivtempo|Bondarĉuk, Oleg}}
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1962]]
[[Kategorio:Sovetiaj sportistoj]]
[[Kategorio:Sovetiaj sportistoj]]
[[Kategorio:Ukrainaj sportistoj]]
[[Kategorio:Ukrainaj sportistoj]]

Kiel registrite je 02:35, 18 mar. 2021

Oleg Bondarĉuk
Persona informo
Naskiĝo 1962
en Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
Ŝtataneco Sovetunio
Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Nacia aviada universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo piloto Redakti la valoron en Wikidata
Konata kiel deltaplanisto
vdr

Oleg Bondarĉuk (ruse Олег Григорьевич Бондарчук, ukraine Оле́г Григо́рович Бондарчу́к; naskiĝis en 1962 en Ukraina SSR, Sovetunio) estas sovetia kaj ukrainia deltaplanisto, mondĉampiono de 2005 pri la deltaplana sporto.

Biografio

Oleg Bondarĉuk naskiĝis en Ukraina SSR en 1962. Studis en la Kieva instituto de civilaviadaj inĝenieroj (nun Nacia aviada universitato (ukraine: Національний авіаційний університет)). Li aliĝis laŭ anonco al instituta deltaplana klubo «Dedalo» (Дедал) kie li entuziasmiĝis pri deltaplana sporto. La unuajn flugojn li faris en la deltaplana aerodromo «Ronda remparburgo» (Круглое городище) en la vilaĝo Ĥodosivka apud Kievo.

En 1985 li partoprenis la ĉampionkonkurson de Kievo, en 1986 venkis en la ĉampionkonkurso de Ukraina SSR. Poste li dungiĝis kiel instrukcianto en Jampil (ukraine: Ямпіль) kaj laboris tie ĝis la disfalo de Sovetunio.

Poste Gérard Thevenot, posedanto de la franca firmao La Mouette, invitis lin labori tie. En Francio Oleg Bondarĉuk precipe laboris kiel piloto testanta novan teĥnikon.

En 1997 li revenis al Ukrainio kaj ekis flugadi por la firmao «Aeros», atingante altajn lokojn en diversaj konkursoj. En 1997 li estis kvara en la ĉampionkonkurso de Germanio, dua en la ĉampionkonkurso de Francio en Saint-André-lez-Lille kaj dua en la Unuaj tutmondaj aviadaj ludoj. Poste en Aŭstralio li estis dua en la ĉampionkonkurso en Hay, dua en la Pokalo Bogong kaj dua en la monda ĉampionkonkurso.

Oleg Bondarĉuk partoprenis multajn konkursojn kaj plurfoje atingis premiajn lokojn. En 2005 li venkis en la monda ĉampionkonkurso.

Eksteraj ligiloj