Teodozio la 1-a
Teodozio la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Romia imperiestro | |||||
Regado | 379 – 395 | ||||
Antaŭulo | Valentiniano la 2-a | ||||
Sekvanto | Flavio Honorio | ||||
Persona informo | |||||
Flavius Theodosius Flavius Theodosius Augustus | |||||
Naskonomo | Theodosius | ||||
Naskiĝo | 11-an de januaro 347 en Kokao, Romia provinco Galegio | ||||
Morto | 17-an de januaro 395 (48-jaraĝa) en Milano | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Konstantinopolo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Teodozia dinastio • Valentiniana dinastio vd | ||||
Patro | Teodozio la pli aĝa vd | ||||
Patrino | Thermantia (en) vd | ||||
Gefratoj | Honorius (en) vd | ||||
Edz(in)o | Galla (en) (387–) Aelia Flaccilla (mul) (–385) vd | ||||
Infanoj | Galla Placidia ( Galla (en) ) Pulcheria (en) ( Aelia Flaccilla (mul) ) Flavio Arkadio ( Aelia Flaccilla (mul) ) Flavio Honorio ( Aelia Flaccilla (mul) ) Gratianus (en) ( ) vd | ||||
Parencoj | Serena (mul) (frata nevino, adoptita infano) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Teodozio[1] la granda (latine Flāvius Theodosius Augustus dīcitur Magnus, antikve-greke Θεοδόσῐος Αʹ, Theodósios; n. 11-a de januaro 347 en Cauca apud Segovia; m. 17-a de januaro 395 en Milano). Li estis romia imperiestro, la lasta imperiestro de la tuta Romia imperio, de 379 ĝis sia morto. Post li, la imperio estis dividita inter liaj filoj Flavio Honorio (384-423) kaj Flavio Arkadio. Fojfoje kelkaj historiistoj rigardas lin kiel bizancan imperiestron kaj nomas lin Teodozio la 1-a de la Bizanca imperio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Teodozio naskiĝis en la Romia provinco Hispanio. Lia patro, Flavio Teodozio la pli aĝa (latine Flāvius Theodosius), estis oficiro, havanta la titolon Grafo de Britio (latine Comes Britanniarum); lia patrino estis Termantia (latine Thermantia).
Teodozio kampanjis kun lia patro en Britio. Poste, estiĝis la duko (latine dux) de la Romia provinco Moesia.
Post la morto de la imperiestro Valento la 1-a en 375, Romia politiko ĥaosiĝis. La patro de Teodozio, Teodozio la pli aĝa, estis ekzekutita en 376. Teodozio mem subite retiris al sia familia bieno en Galegio.
Post Valento la 1-a, imperiestriĝis lia du filoj, Graciano kaj Valento la 2-a. En 378, dum la Batalo de Addrianopolo, Valentiniano la 2-a estis mortigita; poste, Graciano invitis Teodozio estiĝi kunimperiestro de la Orienta Romia imperio (378).
Graciano estis mortigita de ribelo en 383. Post lia morto, Teodozio atakis Okcidenton, por ke la mortigintoj de Valenciano ne okupu la tronon, kaj iĝis la nura imperiestro post venko super la uzurpanto Eŭgenio.
Kiel la sola Romia imperiestro, li subtenis la arton kaj Nicean kristanismon; li subpremis kaj persekutis Maniĥeismon kaj la Romian tradician religion.
Teodozio mortis pro edemo en Milano en 395.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Teodozi/o “nomo, i.a. de pluraj Bizancaj imperiestroj”