Henri Vallienne
Henri Vallienne | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marie-Léonce Vallienne |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1854 en Saumur |
Morto | 1-an de decembro 1908 (54-jaraĝa) en Malakoff |
Lingvoj | franca • Esperanto • Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto kuracisto tradukisto verkisto |
Verkoj | Kastelo de Prelongo Ĉu li? |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 8484 |
Henri Vallienne (valjen) (naskiĝis la 19-an de novembro 1854 en Saumur, mortis la 1-an de decembro 1908 en Malakoff apud Parizo) estis franca kuracisto[1], esperanta tradukisto kaj la unua aŭtoro de du ampleksaj originalaj romanoj: Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li?.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Vallienne estis kuracisto kiu multe interesiĝis pri literaturo; li jam publikigis volumon de poemoj, en franca lingvo, antaŭ ekkoni Esperanton en 1902[2]. Li tradukis la verkon „Eneido“ de Vergilio: la du unuaj kantoj, laŭverse tradukitaj, aperis en 1904.
Vallienne estis, laŭ la atesto de Carlo Bourlet „alt-kreska, fortika, larĝŝultra viro kun sufiĉe longaj haroj kaj barbo, griznigraj, akrevidantaj okuloj, severa mieno. En tiu korpo de mezepoka kavaliro batis plej sentema kaj bona koro, en tiu kapo de kaperisto loĝis cerbo de altpensema scienculo.“[3]
Verkado
[redakti | redakti fonton]Al la riproĉo, ke li pli bone farus propagandante la lingvon, li respondadis: „Certe antaŭ ĉio ni devas konigi la utilecon praktikan de Esperanto, sed ĝi nur tiam triumfos kaj venkos, kiam ĝi estos literatura!“ Kaj pri tiu punkto, li plene konsentis kiel Zamenhof, kiu skribis en 1895. „Kiam la konstanta kreskado de nia literaturo iom post iom... malaperigos ĉiun dubon pri la vivipoveco de nia lingvo, tiam, vole-nevole... la registaroj devos aliĝi al ni.“
En Aprilo 1905 kruela kormalsano atakis kaj preskaŭ mortigis lin; post la krizo, li ne plu povis eliri el sia ĉambro, nek forlasi sian apogseĝon. Sed tiun kompatindan situacion li profitis por akceli sian Esperantan laboron; en 1906, li publikigis la plenan tradukon de „Eneido“, en 1907 la originalan romanon „Kastelo de Prelongo“, en 1908 alian „Ĉu Li?“ kaj samjare la tradukon de la novelo de Antoine-François Prévost „Manon Lescaut“.
Intertempe, li redaktis propagandajn broŝuron en Esperanto kaj franca „Por kaj kontraŭ Esperanto“, li tradukis „Paco kaj Milito“ de Charles Robert Richet kaj verkis eseon pri „Evolucio de la Religia Ideo“. Krome li kontribuis al „La Revuo“, „La Esperantisto“, „Scienca Revuo“, „Medicina Revuo“, „Espero Katolika“, Lingvo Internacia, kie ĉ. 1908 li aperigis longan artikolon pri „Eneo kaj la Romana Cerbeco“.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Por kaj kontraŭ Esperanto
|
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]Je sia morto, Vallienne lasis la tradukon de novelo de Alfred de Musset „Margot“, publikigita kiel felietono en la „Franca Esperantisto“ (1909) kaj la sekvantajn, ĝis nun nepublikigitajn tradukojn:
- „Kaprico“ unuakta komedio, kaj
- „Oni neniam pri io devas ĵuri“, triakta komedio, ambaŭ de Musset;
- „Aventuroj de Telemako“ de Fénelon kaj
- „La Metamorfozoj“ de Ovidio, laŭverse tradukitaj.
Tiu agemo klarigas, ke, en 1908, ĉe la konkurso organizita de La Revuo „Kiu estas la plej bona esperantista stilisto?“, li atingis la duan lokon, - malproksime - sed la unua post Kabe.
Literatura kritiko de Waringhien (1934)
[redakti | redakti fonton]El tiu abunda produkto, kio restas? Ne tre multe. Ni devas konfesi, ke lia stilo havas nek la vervon, nek eĉ ĉiam la korektecon, kiuj konvenus al granda verkisto. Tipa reprezentanto de la malnova burĝa klerulo, li bone scipovis la latinan kaj francan: sed lia nesciado pri fremdaj lingvoj faligis lin tro ofte en francismojn neakcepteblajn. Lia traduko de Eneido estas misformita per malbona ritma sento: dum Antoni Kofman intermetis trokeojn meze de la daktiloj, Vallienne, por konservi la idealan skemon de la antikva heksametro, uzis nur daktilojn: sed li ne konsciis, ke pro la konstruo de nia lingvo, tiuj ŝajnaj daktiloj prezentas reale nur monotonan serion da 5 anapestoj - monstra verso, kia ekzistas en neniu lingvo.
Vallienne estis la unua, kiu skribis originalajn romanojn en Esperanto; antaŭ li ekzistis ja kelkaj noveloj, sed dikaj verkoj da 450-500 paĝoj neniam estis ankoraŭ skribitaj. Verdire la enhavo de liaj romanoj ne estas tre altinspira. Ili apartenas al la plej malbona speco de l' felietona literaturo, kun krimoj, incendio, misteroj, nobelino senvirgigita (Kastelo de Prelongo), aŭ ident-konfuzoj pro ĝemela simileco, forkuroj, juĝista eraro, duobla kaj paradokse senkulpa adulto (Ĉu Li?) - ĉio plena je neatenditaĵoj, sena je la plej elementara psikologio, kaj tie aŭ tie spicita de sensotiklaj aludoj. La sola neordinaraĵo estas la pecoj, kie la aŭtoro malkaŝas sian profesion per disertoj pri medicino. La stilo estas simpla, iom gazeta: evidentiĝas en tiuj libroj nesufiĉa ellernado de la lingvo, supraĵa asimilo de la spirito de Esperanto. Malgravigas la kulpecon de Vallienne la fakto, ke el la Zamenhofaj tradukoj ekzistis nur Hamleto kaj la Fundamenta Krestomatio, kaj bonaj lingvaj studoj ankoraŭ mankis. Krome, kia ajn estas la valoro de la felietona literaturo, estis siatempe utila propagando montri, ke ankaŭ por tio Esperanto taŭgas; li efektive pruvis, ke la artefarita lingvo sufiĉas por esprimi ĉiujn ideojn kaj priskribi ĉiujn incidentojn de la ĉiutaga vivo - kaj havas sufiĉan logon por instigi la leganton ĝis la 500-a paĝo.
Tial, en la Esperanta literaturo, la verkaro de Vallienne konservas, almenaŭ historian valoron. La artecon ankaŭ oni povas trovi, se serĉas kune kun historia metodo.
(Gaston Waringhien en Enciklopedio de Esperanto, 1934).
Literatura kritiko de Butler (1934)
[redakti | redakti fonton]Mi taksas la literaturan valoron de Vallienne iom pli alte, ol G. Waringhien. Mi tre malmulte rimarkas ĉe li francismojn neakcepteblajn. Pli ol iu ajn alia verkinto en Esperanto li sukcesis verki librojn simplajn kaj interesajn, kvankam la temoj ne estas indaj je lia talento. La tradukon de Eneido mi trovis bonega.
(Montagu C. Butler en Enciklopedio de Esperanto, 1934).
Moderna literatura kritiko de Sutton (2008)
[redakti | redakti fonton]Sutton en CEOLE (p. 48-50) resumas pli postajn literaturajn kritikojn pri Vallienne.
Posteĥoj de Vallienne
[redakti | redakti fonton]La romano Ĉu li? poste estis stile reviziita de Kálmán Kalocsay kaj ties 2-a eld. aperis en 1938. Kastelo de Prelongo kaj Ĉu Li? inspiris Leo Belmont al tri noveloj en la pola (CEOLE, p. 49).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto, 1933, p. 556-557 (verkita de Waringhien)
- Esperanto en perspektivo, 1974, p. 139
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Trovu « Henri Vallienne » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Verkoj de kaj pri Henri Vallienne[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- CEOLE pri Vallienne en Guglo-libroj