Aristokratio reĝimo, en kiu la regado apartenas al la aristokrataro.
« …homasocio ĉiam, ĉu deziras ĝi tion aŭ ne, estas aristokrateca laŭ sia senco, ju pli ĝi estas aristokrateca, des pli ĝi estas socio, same inverse. Kompreneble mi parolas pri la socio, ne pri la ŝtato. »
« Aristokrato heredas, do alproprigas vivkondiĉojn, kiujn kreis ne li kaj kies ekzistado ne estas nature ligita al lia kaj nur lia vivo. Ekde naskiĝo li tuj kaj senpense eniĝas je la kerno de siaj riĉaĵoj kaj privilegioj. Interne nenio parencigas lin al ili, ĉar ili devenas ne de li mem. Tio estas grandega kiraskovraĵo, malplena ŝelo de alia vivo, de alia estaĵo, de praulo. Kaj li mem estas nura heredanto, do portas ŝelon de fremda vivo. Kio atendas lin? Kiun vivon li devos vivi — ĉu la sian aŭ de sia praulo? Neniun. Li estas kondamnita reprezenti aliulon, do estas nek si mem, nek aliulo. »
« …la epokon de la eŭropaabsolutismo distingas nome malforteco de la ŝtato… la aristokratoj ne deziris fortigi la ŝtaton koste de la socio. Malgraŭ kutimaj imagoj, absolutismo instinkte estimis la socion, kaj estimis oble pli ol la nunaj demokratioj. Hodiaŭ la ŝtato estas pli inteligenta, sed historie pli senrespondeca. »