Administra divido de Ĉeĥio
Ĉeĥio administre dividiĝas en 14 regionojn, 77 distriktojn (la regionoj estis lasitaj eĉ post enpraktikigo de civitoj kun disvastigita efikeco precipe pro statistikaj celoj kaj ŝtata administrado) kaj en 205 civitojn kun disvastigita efikeco. Plu la teritorio de la respubliko estas administrata per 384 komisiitaj civitaj oficejoj. Sume en Ĉeĥio troviĝas 6 254 civitoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeĥio.
La ŝtatan administradon faras ĉiuj nomitaj konsisteroj de la administra divido krom civitoj, aŭtonomion ankaŭ ĉiuj konsisteroj krom distriktoj.
La evoluo de la administra divido
redaktiAdministra divido 1862 - 1918
redaktiReĝlando ĉeĥa | Margraflando Moravio | Grandduklando silezia | |
statutaj urboj | 2 | 6 | 2 |
politikaj distriktoj | 90 | 30 | 7 |
Administra divido 1918 - 1938
redaktilando ĉeĥa | lando moraviasilezia | |
statutaj urboj | 1 | 2 (Brno,Olomouc) |
politikaj distriktoj | 103 | 32 |
Vido de ŝanĝoj de la administra divido
redakti- 1920 – pereo de Aŭstria Silezio, estiĝo de Lando Moraviasilezia
- 1921 – provo enpraktikigi distriktojn
- 1949 – divido de Ĉeĥoslovakio en regionojn; nuligo de la ĉeĥaj landoj
- 1960 – enpraktikigo de 7 regionoj kaj 76 distriktoj
- la 1-an de januaro 1995 – estiĝo de distrikto Jeseník (pro apartigo de parto de distrikto Šumperk)
- la 1-an de januaro 2000 – estiĝo de novaj regionoj (regionaj oficejoj komencis funkcii post la novembraj unuaj regionaj balotoj)
- la 1-an de januaro 2003 – nuligo de 77 distriktaj oficejoj por ŝtata administrado kaj enpraktikigo de 205 tiel nomataj civitoj kun disvastigita efikeco