Aram Manukjan
Aram MANUKJAN (armene: Արամ Մանուկեան, n. en 1879- m. en januaro 1919) ankaŭ konata kiel "Aram de Van" kaj aŭ iom malpli kiel, "Sargis (Serĝo) Hovhanesjan", estis armena revoluciulo, politikisto kaj generalo kiu entreprenis kaj gvidis la Heroan Reziston de Van kaj kunfondinto de la Armena Demokratia Respubliko kaj oficis kiel la Unua Ministro de Eksteraj Aferoj kaj poste Ministro de Laboro. Aram Manukjan eniris la Daŝnakon en tre frua aĝo. Li partoprenis en la organizadoado de la Batalo de Sardarapat, kiu repuŝis turkan atakon sur la lastatempe establita sendependa Armenio kaj ĉesigis la antaŭenmarŝon direkte al Erevano.
Aram Manukjan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Սարգիս Հովհաննիսյան |
Aliaj nomoj | Արամ փաշա • Սերգեյ Հովհաննիսյան • Արամ Մանուկյան |
Naskiĝo | 19-an de marto 1879 en Ŝuŝo |
Morto | 29-an de januaro 1919 (39-jaraĝa) en Erevano |
Mortokialo | Malsano |
Tombo | Armenio |
Lingvoj | armena |
Ŝtataneco | Armena Demokratia Respubliko Rusia Imperio |
Alma mater | Yerevan Diocesan School (en) (–1901) |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Katarine Zalyan-Manukyan (en) |
Okupo | |
Okupo | party organizer (en) publika konato |
En 1919, li malsaniĝis kaj mortis estinte 40jaraĝa kaj estis entombigita ĉe la Toĥmaĥa Centra Tombejo. Li estas konsiderata kiel politika, armea kaj spirita gvidanto de la armenoj dum kaj post la Armena genocido.