Bokak-atolo
Bokak-atolo (en Marŝala lingvo: Bokaak aŭ Bok-ak,[1]) aŭ Taongi-atolo estas neloĝata korala atolo en la Ratak-ĉeno de Marŝaloj, situanta en Norda Pacifika Oceano ĉe 14° 32′ N 169° 00′ O / 14.533 °N, 169.000 °O (mapo). Pro ties relativa izolo el la ĉefaj insuloj de la grupo, Bokak havas netuŝitajn flaŭron kaj faŭnon kiuj permesis ekzistadon en originaj kondiĉoj.
Geografio
redaktiĜi situantas je 684 km node de Majuro, nome ĉefurbo de Marŝaloj, kaj je 280 km nordoriente de Bikar-atolo, la plej proksima atolo, kio faras ĝin la plej norda kaj plej izolata atolo de la lando. Vejkinsulo estas je 560 km norde-nordokcidente. La terareo estas 3.2 km², kaj la laguno estas 78.0 km². Ĝi konsistas el 36 insuletoj. La totala areo estas 29 km² (inklude rifebeno).[2]