Columba (genro)
La granda genro de birdoj Columba de la subfamilio Columbinae enhavas grupon de mezgrandaj al grandaj korpofortikaj kolomboj, ofte nomitaj kiel tipaj kolomboj.
Columba | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La plej konata kolombo estas la Rokkolombo kaj estas ĉefe tiuj kiuj loĝas en urboj.
Plej granda parto de la specioj de tiu ĉi genro troviĝas en la Malnova Mondo, sed estas kelkaj membroj en Ameriko, kaj kelkajn speciojn, ĉefe la Hejmkolombo, oni enmetis for de iliaj naturaj teritorioj.
La amerikaj specioj de Columba devus esti apartigitaj en separata genro, nome Patagioenas, kiel faras la American Ornithologists Union. Ke la amerika radiado elformas diferencan stirpon estas pruvata de molekula analizo (ekz. Johnson et al., 2001)
Specioj
redaktiLa specioj kiuj restas en Columba estas jenaj:
- Rokkolombo, Columba livia
- Hejmkolombo, Columba livia domestica
- Trukolombo, Columba oenas
- Madejra kolombo, Columba trocaz
- Turkiskolombo, Columba bollii
- Laŭrkolombo, Columba junoniae
- Montarkolombo, Columba rupestris
- Neĝokolombo, Columba leuconota
- Lentuga kolombo, Columba guinea
- Blankkola kolombo, Columba albitorques
- Paldorsa kolombo, Columba eversmanni
- Somalia kolombo, Columba oliviae
- Palumbo, Columba palumbus
- Madejra palumbo, Columba palumbus maderensis - formortinta (frua 20-a jarcento)
- Unustria kolombo, Columba unicincta
- Flavokula kolombo, Columba arquatrix
- Kameruna olivkolombo, Columba sjostedti
- Santomea olivkolombo, Columba thomensis
- Komora olivkolombo, Columba polleni
- Lentuga palumbo, Columba hodgsonii
- Blanknuka kolombo, Columba albinucha
- Belkola palumbo, Columba pulchricollis
- Strinuka palumbo, Columba elphinstonii
- Srilanka palumbo, Columba torringtoni
- Palverta kolombo, Columba punicea
- Arĝentkolombo, Columba argentina - eble formortinta (mezmalfrua 20-a jarcento?)
- Andamana palumbo, Columba palumboides
- Japana palumbo, Columba janthina
- Ogasavara palumbo, Columba janthina nitens - formortinta (1980-aj jaroj)
- Bonina palumbo, Columba versicolor - formortinta (ĉirkaŭ 1890)
- Rjukjŭa palumbo, Columba jouyi - formortinta (finaj 1930-aj jaroj)
- Metalkolombo, Columba vitiensis
- Metalkolombo de Lord Howe, Columba vitiensis godmanae - formortinta (1853)
- Tonga metalkolombo, Columba vitiensis ssp. - formortinta (malfrua 18-a jarcento); dubinde
- Blankkapa kolombo, Columba leucomela
- Flavkrura kolombo, Columba pallidiceps
- Orienta bronznuka kolombo, Columba delegorguei
- Okcidenta bronznuka kolombo, Columba iriditorques
- Santomea bronznuka kolombo, Columba malherbii
- Afrika citronkolombo, Columba larvata – foje lokita en Aplopelia
- Santomea citronkolombo, Columba simplex – foje lokita en Aplopelia
Oni priskribis fosilian specion, nome Columba omnisanctorum, el Frua Plioceno (5.3-3.6 mya) de duoninsulo Gargano kaj ĉirkaŭaĵoj, Italio. Fosilio de supozita "falko" samtempula aŭ de Meza Plioceno (3.6-2.6 mya) povus estis ĉu diferenca specio de Columba pisana aŭ la sama, en kiu kazo la unua nomo estus taŭga.(Mlíkovský 2002).
La specioj de tiu genro pezas inter 800 kaj 1,000 g.
Referencoj
redakti- Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF fulltext Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-3 PDF plena teksto Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-03-07 per WebCite