Germana Borso
Germana Borso (germane Deutsche Börse AG, prononco laŭ sistemo IFA ˈdɔʏtʃə ˈbœʁzə) estas germana firmao ofertanta vendoplacon por la komerco de akcioj kaj aliaj valorpaperoj. Ĝi ankaŭ estas provizanto de financaj transakciaj servoj. La firmao donas al kompanioj kaj investistoj aliron al la tutmondaj kapitalomerkatoj. Ĝi estas akcia kompanio kaj estis fondita en 1992. La sidejo estas en Frankfurto ĉe Majno, kun granda kroma oficejo en la proksima antaŭurbo Eschborn. En decembro 2010, la pli ol 765 kompanioj listigitaj havis kombinitan merkatan kapitaligon de 1 400 miliardoj da Eŭroj. La 1an de oktobro 2014, Deutsche Börse AG iĝis la 14-a anoncita membro de la iniciato pri Daŭripovaj Borsoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
Germana Borso | ||
---|---|---|
Germana Borso | ||
Deutsche Börse AG | ||
negoco • akcioborso • publika kompanio vd | ||
Dum | 1992 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio laŭ germana juro | |
Fondita | en 1992 | |
Sidejo | Frankfurto ĉe Majno, Germanio | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Theodor Weimer • Stephan Leithner • Carsten Kengeter | |
Dungitoj | 6 775 (stato: 2019) | |
ISIN-kodo | DE0005810055 | |
filiaj kompanioj | Clearstream • Stoxx Limited • Eurex • 360T vd | |
Posedataj kompanioj | Frankfurta Borso • DAX • Xetra • Clearstream vd | |
TTT | deutsche-boerse.com | |
Inter la multaj laborantoj de la Germana Borso ekde la jaro 2018 ankaŭ estas la eksa esperantisto Ernst Bünemann.