ITER
ITER estas internacia kunlabora projekto, kiu celas montri la sciencan kaj teknikan fareblon de nuklea kunfandiĝo (fuzio) kiel energifonto. Ĝi baziĝas sur la tokamaka principo (enfermo en magnetaj kampoj, t. n. "magneta botelo"). La nomo de la projekto origine estis akronimo de Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro, sed oni decidis ne plu uzi tiun plenan nomon, ĉar ĝi povas memorigi je atombombo.
ITER | ||
---|---|---|
scienca esplora projekto nuklea fuzio Tokamako megaprojekto | ||
Komenco | 24-a de oktobro 2006 vd | |
Antaŭe | Joint European Torus vd | |
Poste | DEMO vd | |
Geografia situo | 43° 42′ 28″ N, 5° 46′ 39″ O (mapo)43.7077777777785.7773833333333Koordinatoj: 43° 42′ 28″ N, 5° 46′ 39″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Cadarache | |
Situo | Saint-Paul-lès-Durance | |
| ||
Moto | The way to new energy | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La nunaj partneroj de la ITER-projekto estas Eŭropa Unio, Japanio, Kanado, Usono kaj Rusio. Usono, kiu unuflanke sin retiris de la projekto en 1998, re-aliĝis al ĝi en 2003. Ankaŭ Ĉinio partneriĝis en la jaro 2003.
Celo
redaktiNuklea kunfandiĝo celas reprodukti la procezon okazantan en steloj, kie la intensa temperaturo ĉe la atomkernoj kunfandas ilin kaj produktas amasajn kvantojn da energio en la formo de varmo kaj lumo. Utiligi fuzian potencon en surteraj kondiĉoj provizus sufiĉan energion por kontentigi estontan kreskantan postulon, kaj fari tion en daŭripova maniero, kiu havas relative malgrandan ĝenon al la medio, sen la risko de ĉena reakcio kiu povus krei eksplodon (kazo de la nunaj nukleaj centraloj bazitaj sur la principo de fisio). Unu gramo da deŭterio-tricio brulaĵo en la procezo de fuzio produktas 90.000-kilovatajn horojn da energio, aŭ la ekvivalenton de 11 tunoj da karbo[1].
Loko
redaktiPluraj landoj proponis sidejon por la ITER: Francio, Hispanio, Kanado kaj Japanio. Post for-elekta proceduro nur postrestis du eblaj ejoj: Cadarache en Francio kaj Rokkasho-mura en Japanio. Eŭropo kaj Japanio dumlonge ne interkonsentis, kie oni ekkonstruu la ITER-ejon. Ambaŭ landoj estis subtenataj de same multaj partneroj. En junio 2005 finfine oni decidis ekkonstrui la reaktoron en Cadarache.
Buĝeto
redaktiLaŭ ĝiaj elpensintoj, ITER devontus finiĝi en 2018, kun malfruo de du jaroj laŭ antaŭpensita kalendaro[2]. La buĝeto, unue estimata je 10 miliardoj da eŭroj (50% por konstruado kaj 50% por ekspluatado), hazardas pliiĝi je 3 miliardoj[3]. La 17-an de junio 2009, BBC asertis ke la kosto de la projekto duobliĝis rilate al la unue estimata buĝeto, ĝis 16 miliardoj da dolaroj, tio kio povus emigi la respondeculoj al malpliigo de la projekto[4].
Teknikaj malfacilaĵoj
redaktiRapidaj neŭtronoj
redaktiPierre-Gilles de Gennes asertas, ke la ŝanĝo de skalo inter la nunaj prototipoj kaj ITER ne estas superregata kaj ke oni havas neniun pruvon pri ke ĝi povos provizi energion: Konante sufiĉe bone la superkonduktivajn metalojn, mi scias, ke ili estas ege rompiĝemaj. Dume, kreo de bobenaĵoj superkonduktivaj, uzataj por ĉirkaŭbari plasmon, suferantaj de fluoj de rapidaj neŭtronoj similaj kun H-bombo, kapablaj rezisti dum la tuta vivo de tia reaktoro (inter dek kaj dudek jaroj), ŝajnas al mi freneza [5].
Interesaĵoj
redaktiEn la latina lingvo la vorto iter signifas "vojo" aŭ "itinero".
Referencoj
redakti- ↑ What is nuclear fusion? (Kio estas nuklea fisio?). Max Planck Institute for Plasma Physics. Alirita 2021-03-20.
- ↑ Timeline, www.iter.org. Ĝisdatigo: komuniko de konsilantaro de ITER, 17-a - 18-a de junio 2008 : http://www.iter.org/PR_18.06.08_FR.pdf
- ↑ «ITER: le coût de la fusion nucléaire explose» (La kosto de nuklea fuzio eksplodas) Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine, Le Temps (Suisse), 13-a de oktobro 2008
- ↑ Redakcio (junio 2009). “Fusion falters under soaring costs”, BBC News (angle). Alirita la 18-an de junio 2009..
- ↑ intervjuo publikigita en la ĵurnalo Les Échos de la 12-a de januaro 2006, interalie kopiita ĉi tie Arkivigite je 2007-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
redaktiPlia legado
redakti- Benjamin Dessus. La politika alibio de teknologiaj utopioj. Le Monde diplomatique Januaro 2005 http://eo.mondediplo.com/article983.html
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- http://www.efda.org Arkivigite je 2014-09-14 per la retarkivo Wayback Machine retejo de EFDA
- http://fire.pppl.gov retejo de FIRE
- http://www.frascati.enea.it/ifmif Arkivigite je 2006-02-10 per la retarkivo Wayback Machine retejo de IFMIF