La vida era eso
La vida era eso (La vivo estis tio) estas hispana drama filmo de 2021 reĝisorita de David Martín de los Santos kaj ĉefrolulita de Petra Martínez kaj Anna Castillo. Ĝi ricevis plurajn premiojn kaj estis ege sukcesa.
La vida era eso | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La vida era eso |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 27 aŭg. 2021 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | David Martín de los Santos |
Scenaro | David Martín de los Santos |
Rolantoj | Petra Martínez • Anna Castillo • Ramón Barea |
Honorigoj | Premio Feroz for Best Main Actress |
IMDb | |
Intrigo
redaktiDu hispanaj virinoj de diferencaj generacioj koincidas en ĉambro de hospitalo en Belgio. María (Petra Martínez) vivas tie ekde antaŭ jardekoj elmigrinta june, dum Verónica (Anna Castillo) estas ĵus alveninta enmigrantino serĉe de oportunoj kiujn ŝi tute ne trovis en Hispanio. Inter ili disvolviĝas speciala amikeco kiu kondukos la maljunan María veturi al suda Hispanio (almeria marbordo) kun aparta kurioza misio. Tio startis kiel malfacila vojaĝo al la radikoj de Verónica, sed iĝos en unika oportuno por ke María faru al si demandojn kaj malfermu vojojn por sia vivo.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Petra Martínez kiel María
- Anna Castillo kiel Verónica
- Florin Piersic Jr. kiel Luca
- Ramón Barea kiel José
- Daniel Morilla kiel Juan
- María Isabel Díaz Lago kiel Iloveny
- Pilar Gómez kiel Conchi
- Annick Weerts kiel Elisa
- Christophe Miraval kiel Pedro
- Maarten Dannenberg kiel Julio
- Alina Nastase kiel Cristina
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La vida era eso en la hispana Vikipedio.