Oranĝbrusta verda kolombo
La Oranĝbrusta verda kolombo (Treron bicincta) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas disvastigita loĝanto kaj reproduktanto en tropika suda Azio en Himalajo kaj la montetoj de Barato, Bangladeŝo kaj Srilanko.
Oranĝbrusta verda kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Treron bicincta (Jerdon, 1840) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiLa Oranĝbrusta verda kolombo estas fortika, mezgranda kolombo, averaĝe 29 cm longa. La vizaĝo, dorso, flugiloj kaj ventro estas brilverdaj, kun griza nuko. La flugilplumoj estas nigrecaj kaj la vosto estas griza. La masklo havas brustan makulon, bordita supre de viola koloro kaj malsupre pri flaveca bordo. La ino havas flavecverdajn subajn partojn.
Kutimoj
redaktiLa Oranĝbrusta verda kolombo kutime estas sola aŭ en etaj grupoj. Ili manĝas semojn kaj fruktojn de ampleksa vario de vegetaloj. Tiu estas specio de arbaroj kaj similaj medioj. Ĝi konstruas neston el bastonetoj kaj branĉetoj en arbo, kie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun la regula flugilfrapado kaj eventuala vipado, kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale.
Subspecioj
redakti- Treron bicincta bicinctus
- Treron bicincta domvilii
- Treron bicincta javanus
- Treron bicincta leggei
Referencoj
redakti- Grimmett, Inskipp kaj Inskipp; Birds of India. ISBN 0-691-04910-6