Agrișteu (rivero)
rivero
Ĉi tiu artikolo temas pri rivereto. Por informoj pri vilaĝo, vidu la artikolon Agrișteu.
Koordinatoj: 46° 23′ 45″ N 24° 40′ 45″ O / 46.39583 °N, 24.67917 °O (mapo) Agrișteu [agriŝteŭ] (hungare: Egres-patak) estas rivereto en la komunumo Bălăușeri en la rumana distrikto Mureș, maldekstra alfluanto de Târnava Mică, kiun ĝi atingas 1,5 km sude de Bălăușeri.
Agrișteu | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Distrikto Mureș |
Longeco | 15 km |
Fluo | |
Enfluejo | ĉe Agrișteu al Târnava Mică |
Geografio | |
Trairataj urboj | Senereuș, Agrișteu |
La rivereto donis kaj sian rumanan kaj sian hungaran nomojn al la vilaĝo Agrișteu (hungare: Egrestő), kiu situas proksime de ĝia riverfino. La komunuma vojo DC61 sekvas ĝian valon ĝis la komenco kaj tiam transiras al distrikto Sibiu, iĝante DC24A de la komunumo Hoghilag.