Aguilar de Bureba
Aguilar de Bureba [agiLAR debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Aguilar de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel Aglejo de Bureba, alude al la komarkonomo.
Aguilar de Bureba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09249 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 54 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 35′ N, 3° 20′ U (mapo)42.59-3.3286111111111Koordinatoj: 42° 35′ N, 3° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 683 m [+] | ||
Areo | 9 km² ( 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aguilar de Bureba [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 210 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 48 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado. Lastatempe laboro ĉe industria zono de Briviesca plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la romanika preĝejo.