Ede Hertelendi
Ede Hertelendi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hertelendi Ede György estis hungara fizikisto, altlerneja instruisto.
Ede Hertelendi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1950 en Szeged |
Morto | 3-an de septembro 1999 (48-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto |
Ede Hertelendi[1] naskiĝis la 13-an de septembro 1950 en Szeged, li mortis la 3-an de septembro 1999 en Debrecen.
Biografio
redaktiEde Hertelendi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1969, poste li akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1974. Post la diplomo li estis asistanto jaron samloke, poste li laboris en la akademia instituto en Debrecen ĝis sia tragika morto. Li ankaŭ instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 1988–1992 kaj en Scienca Universitato Lajos Kossuth (1990–1999). Intertempe li doktoriĝis en universitato en 1981 kaj kandidatiĝis en 1992 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis pri mezuraj teknikoj de mediaj kaj radioaktivaj izotopoj, ties hidrologio kaj geologio. Li establis la laboratorion per mezuriloj, eĉ li partoprenis propramene en planadoj kaj kreoj de la iloj, tial li atingis signifajn rezultojn en geologiaj, arkeologiaj kaj mediprotektaj aplikoj de la radiokarbona metodo. Bedaŭrinde li estis viktimo de aŭtoakcidento. Li ricevis premiojn inter 1986-1998.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Új irányzatok a C-14-es kormeghatározás területén. (1978)
- Légköri nukleáris fegyverkísérletek által termelt radiokarbon beépülése a fák évgyűrűibe. (disertaĵo, 1980)
- Low Level Counting Facility for 14C Dating. (kunaŭtoro, 1986)
- Izotópanalitikai célú műszer és módszerfejlesztések és azok alkalmazásának eredményei. (disertaĵo, 1990)
- Változások a bakonyi eocéntengerben foraminiferák izotóp-összetétele tükrében. (kunaŭtoro, 1997)
- Flexura jellegű előtéri deformációhoz köthető karsztbauxitszintek a Dunántúli-középhegységben. (kunaŭtoro, 2001).
Fontoj
redakti- biografio hungare kun foto Arkivigite je 2024-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio angle kun foto
- biografio hungare