Henri La Fontaine
Henri Marie LA FONTAINE [lafotén], (naskiĝis la 22-an de aprilo 1854 en Bruselo, mortis samloke la 14-an de majo 1943) estis belga juristo kaj politikisto. Dum jardekoj li estis senatano por la belga socialista partio. En 1913 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco.
Henri La Fontaine | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1854 en Bruselo | ||||
Morto | 14-an de majo 1943 (89-jaraĝa) en Woluwe-Saint-Lambert | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Universitato Libera de Bruselo vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Léonie La Fontaine vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto pacifisto aktivisto pri virinaj rajtoj bibliografo advokato juristo vd | ||||
Laborkampo | Bibliografio, documentation science (en) , internaciaj rilatoj kaj internacia juro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henri La Fontaine estis direktoro de la Internacia Bibliografia Instituto. Li studis internacian juron, aktivis en la antaŭmilita pacmovado kaj fariĝis direktoro de la Internacia Oficejo de la Paco. Pro sia aktiveco ĉe internaciaj organizaĵoj (li estis inter la fondintoj de la Unio de Internaciaj Asocioj) li kunrespondecas pri la grava rolo kiun nun havas la urboj Hago (Nederlando) kaj Bruselo (Belgio). En 1920 li kiel belga delegito en la Ligo de Nacioj nesukcese provis proponi Esperanton kiel internacian lingvon[1].
Kune kun Paul Otlet li fondis en 1894 universalan bibliotekon nomatan Mundaneum kaj kreis la Universalan Dekuman Klasifikon (UDK) por bibliotekoj. Paul Otlet kun Lafontaine plievoluigis la „Dewey”-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo (12,5 × 7,5 mm) estas ilia kreaĵo[2].
Esperanto
redaktiLi ankaŭ estis regule subtenanto de Esperanto kaj unu el la fondintoj de la Reĝa Brusela Esperantista Grupo[3].
Fondumo Henri Lafontaine
redaktiLa Fondation Henri La Fontaine, kreita en 2011 memore al li, celas transdoni kaj ĝisdatigi la valorojn, kiujn li defendis favore al universala scio, internacia juro kaj demokratio[4].
Verkaro
redaktiMonda organizo en revuo Esperanto 1912, n-ro. 117, p. 1 - prelego dum la "kongreso de rasoj" (Londono)
Vidu ankaŭ
redakti- Palaco de paco en Hago
- Domo de la eŭropa historio en Bruselo
Eksteraj ligiloj
redakti- Henri-Marie Lafontaine (angle). nobel-winners.com. Arkivita el la originalo je 2023-01-05. Alirita 2024-04-15.
- The Nobel Peace Prize 1913 - NobelPrize.org (angle). Nobel Prize organisation. Arkivita el la originalo je 2024-04-05. Alirita 2024-04-15.
- Henri La Fontaine – Biographical - NobelPrize.org (angle). Nobel Prize organisation. Arkivita el la originalo je 2023-06-16. Alirita 2024-04-15.
- Henri La Fontaine – Facts - NobelPrize.org (angle). Nobel Prize organisation. Arkivita el la originalo je 2024-04-05. Alirita 2024-04-15.
- angle Unio de Internaciaj Asocioj
- esperante Liberpensuloj
Referencoj
redakti- ↑ esperante Ulrich Lins, Cent jaroj da esperoj pri nova mondo, Libera Folio, la 20-an de februaro 2021.
- ↑ Roland Rotsaert, Mundaneum: papera antaŭulo de Interreto, Monato, januaro 2004, alirite la 29-an decembro 2017.
- ↑ Esperanto en Bruselo, Régis Larue, Arkivo Henri La Fontaine, 2023
- ↑ france Fondation Henri La Fontaine arkivo