Ildikó Kaszás
Ildikó Kaszás [kasAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaszás Ildikó estas hungara baletisto, vickoreografo.
Ildikó Kaszás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1941 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de decembro 2023 (82-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Ildikó Kaszás [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1941 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIldikó Kaszás akiris diplomon en la baleta instituto en 1958. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie ŝi ricevis baletajn rolojn. Ekde 1959 ŝi iĝis konstanta asistanto de László Seregi (eĉ eksterlande). En 1965 en Varna ŝi atingis la trian lokon en internacia baleta konkurso. Tiutempe ŝi ofte dancadis en pluraj landoj. En 1971 ŝi akiris la rangon privata dancisto. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1981-2014, krome en 2002 estis nomumita eterna membro de la Operejo.
Elektitaj baletaj roloj
redakti- Fokin: Petruska - balerina
- Leonid Lavrovskij: Giselle - titolrolo
- Vojnonen: Flamoj de Parizo - aktorino
- László Seregi: A fából faragott királyfi - reĝidino
Ŝiaj elektitaj koreografaj partoprenoj
redakti- Az életbe táncoltatott lány; kineja filmo (1964)
- Katoj kaj Fantomo de la Operejo en Teatro Madách (1983)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2016-10-19 per la retarkivo Wayback Machine