Klára Ambrus
Klára Ambrus [ambruŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ambrus Klára, estis hungardevena usonana kuracisto, pediatro do infankuracisto, hematologo, profesoro, membro (ekstera (2001)) de Hungara Scienca Akademio. Ŝia denaska familia nomo estis Bayer, ŝia persona nomo en Usono estis Clara.
Klára Ambrus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1924 en Romo |
Morto | 26-an de februaro 2011 (86-jaraĝa) en Bufalo |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Alma mater | Universitato de Zuriko - medicino (–1949) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Klára Bayer [1] naskiĝis kiel filino de diplomato la 28-an de decembro 1924 en Romo. Ŝi mortis la 26-an de februaro 2011 en Usono en Bufalo.
Biografio
redaktiKlára Bayer-Ambrus aĝis 10, kiam ŝi translokiĝis al Budapeŝto. Ŝi studis en Scienca Universitato Péter Pázmány (1942–1945), poste ŝi akiris medicinan diplomon en 1949 en Zuriko, fine ŝi lernis en Sorbono kaj Institut Pasteur (1950–1954). Pli frue dum la nazia erao ŝi kaŝigis 50 judojn kaj poste pro tio honoriĝis per la titolo justulo inter la popoloj. Ŝi akiris sciencan gradon (Ph.D) en 1954 en Filadelfio (Pensilvanio), poste ŝi esploris en instituto en la sama urbo. En 1955 ŝi ekinstruis en universitato de Bufalo, samtempe ŝi laboris ankaŭ en instituto pri kanceroj same en Bufalo (1955–1983). Ŝi kreis novan metodon pri forigoj de plumboj el la ostoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2004. Ŝi havis edzon, same hungaran akademianon kaj kuraciston, ŝi naskis 7 geinfanojn. Ŝi aĝis 86, kiam ŝi mortis pro fajrego en la loĝejo.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Bone Marrow Protection as a Potential Aid to Chemotherapy (1960) - kun aliaj
- Studies on Prevention of Respiratory Distress Syndrome of Infants Due to Hyalin Membrane Disease with Plasminogen (1975)
- Ethics and Methodology of Studies on Major Complications in Cancer Patients: Infectious Complications, Thromboembolism, Hypercalcemia and Osteoporosis (1989)
- Anyagcsere és légzési betegségek újabb kezelési módjai (2001) - parolado por iĝi akademiano
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- [2] Arkivigite je 2015-04-07 per la retarkivo Wayback Machine angle