Lietava
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lietava (apartigilo) |
Lietava, hungare Zsolnalitva [ĵolnalitva], germane Littau estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.
Lietava | |
hungare: Zsolnalitva, germane: Littau | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Lietava | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Žilina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Memorindaĵo | Lietava burgo |
Situo | Lietava |
- alteco | 445 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 10′ 10″ N 18° 40′ 30″ O / 49.16944 °N, 18.67500 °O (mapo) |
Areo | 10,005412 km² (1 000,54 ha) |
Loĝantaro | 1 433 (31.12.2010) |
Denseco | 143,22 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1300 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 18 |
Tel. prefikso | +421-41 |
NUTS | 517739 |
Aŭtokodoj | ZA |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Lietava, Žilina District | |
Retpaĝo: www.obeclietava.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiHistorio
redaktiBurgo
redaktiPlej frue burgo de slavoj estis. La hungaroj konstruis novan modernan burgon en la 13-a jarcento, kiun Mateo Csák havis ĝis 1321. En la 15-a jarcento la burgo estis renesanciigita kaj pligrandigita. En 1528 la Habsburgoj sukcese sieĝis ĝin. Kelkfoje oni aranĝis tie la departementajn kunsidojn. Ekde 1641 la burgo komencis ruiniĝi, en la 18-a jarcento ĝi tute malpleniĝis.
Vilaĝo
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1300 en formo "Lytwa" kaj ĝi apartenis konstante al la fortikaĵo. En 1598 oni komputis tie 21 domojn. En 1784 331 vilaĝanoj (56 familioj) loĝis en 52 domoj, en 1828 372 vilaĝanoj loĝis en 38 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zsolnalitva 485 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Zsolna, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika gotika preĝejo el la 15-a jarcento de 1805
- ruino de la burgo
Famuloj
redaktiEn la vilaĝo naskiĝis hungara palatino György Thurzó.