Lunario
La lunario aŭ judasmonero[1] (Lunaria) estas genro de angiospermoj en la familio de la brasikacoj, indiĝena en centra kaj suda Eŭropo. Ĝi inkludas interalie la speciojn Lunaria annua kaj Lunaria rediviva kiuj estas vaste kultivitaj kiel ornamaj plantoj en ĝardenoj kaj estiĝis naturalizitaj en multaj moder-klimataj areoj ekstere de siaj indiĝenaj arealoj. La latina scienca nomo signifas lunplanton kaj aludas al la aspekto de la silikvoj. La populara nomo signas al rakonto pri Judaso Iskarioto en la Evangelio laŭ Mateo.
Lunario | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
L. annua
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Referencoj
redakti- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 697 kaj 752
Bildaro
redakti-
Semoj de balkana lunario.
-
Sensema frukto.