Mohelnice
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mohelnice (apartigilo) |
Mohelnice estas urbo en Ĉeĥio kun 9 572 loĝantoj (2024), situanta en norda Moravio, 27 km de urbo Olomouc. Laŭ la urbo nomiĝas Mohelnica sulko.
Mohelnice | |||
germane Müglitz | |||
urbo | |||
Placo de Libereco
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mohelnice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Šumperk | ||
Administra municipo | Mohelnice | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Hanakio | ||
Montaro | Zábřeha montetaro | ||
Fervojstacio | Mohelnice | ||
- fervojlinio | n-ro 270 | ||
Rivero | Moravo | ||
Situo | Mohelnice | ||
- alteco | 267 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 46′ 39″ N 16° 55′ 24″ O / 49.77750 °N, 16.92333 °O (mapo) | ||
Areo | 46,21 km² (4 621 ha) | ||
Loĝantaro | 9 572 (2024) | ||
Denseco | 207,14 loĝ./km² | ||
Sulko | Mohelnica sulko | ||
Unua skribmencio | 1141 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 789 53 ĝis 789 85 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0715 | ||
NUTS 5 | CZ0715 540471 | ||
Katastraj teritorioj | 10 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 17 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Mohelnice | |||
Retpaĝo: www.mu-mohelnice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohuslavice, Líšnice, Jestřebí, Moravičany, Lukavice, Pavlov, Loštice, Stavenice, Třeština, Mírov, Krchleby, Borušov, Gruna kaj Městečko Trnávka.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1141, ekde la jaro 1273 Mohelnice estas urbo, kiu havis regulan rondan bazplanon. Konserviĝis restaĵoj de gotikaj remparoj el la 14-a ĝis la 15-a jarcentoj kun pordego el la jaro 1540. Dum la tridekjara milito ĝi estis en la jaro 1643 konkerita kaj forbruligita de svedoj.
Dominaĵo estas gotika ununava preĝejo de sankta Tomo el Canterbury, notata en la jaro 1247, kun okulfrape alta svelta turo. Renesanca urbodomo estas el la 16-a jarcento, en placo staras pestkolono el la jaro 1717. En la urba parko estas memortabulo de dekano K. A. Lautner, la viktimo de sorĉistaj procezoj en la 17-a jarcento. En la jaro 1742 prirabis la urbon prusoj. Komence de la 20-a jarcento en la urbo agadis verkisto Antal Stašek.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 8 015 |
1880 | 8 630 |
1890 | 7 983 |
1900 | 7 485 |
1910 | 7 540 |
1921 | 7 845 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 569 |
1950 | 6 526 |
1961 | 7 018 |
1970 | 7 522 |
1980 | 8 539 |
1991 | 9 704 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 9 847 |
2014 | 9 385 |
2016 | 9 245 |
2017 | 9 232 |
2018 | 9 223 |
2019 | 9 189 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 9 234 |
2021 | 9 141 |
2022 | 9 103 |
2023 | 9 424 |
2024 | 9 572 |
Partoj de urbo
redaktiKonsisto de Mohelnice esios en la jaroj 1980–1990 ankaŭ municipoj Mírov kaj Třeština kaj en la jaroj 1985–1990 ankaŭ municipo Líšnice.
Memorindaĵoj
redakti- Pestkolono
- Preĝejo de sankta Thomas Becket
- Urba turo
- Mohelnica muzeo
- Akva pordego
Pluaj fotoj
redakti-
Extrem Truck Trial en ŝtonminejoj de Mohelnice
-
Konstruaĵo de Komerca akademio en Mohelnice
-
Gastejo de Brus kaj Elkranejo de Brus rememoriganta personecon de Antonín Brus