Vilemstado
Vilemstado aŭ Vilemurbo, origine Willemstad estas ĉefurbo kaj havenurbo de Nederlandaj Antiloj.
Vilemstado | |
papiamente: Willemstad | |
urbo | |
Oficiala nomo: Willemstad | |
Lando | Nederlando |
---|---|
Regiono | Nederlandaj Antiloj |
Insulo | Curaçao |
Historia regiono | Nederlanda reĝlando |
Parto de | Karibio |
Situo | Vilemstado |
- alteco | 4 m s. m. |
- koordinatoj | 12° 06′ 07″ N 68° 54′ 08″ U / 12.10194 °N, 68.90222 °U (mapo) |
Areo | 210 km² (21 000 ha) |
Loĝantaro | 140 000 (2007) |
Denseco | 666,67 loĝ./km² |
Fondita | 1634 |
Horzono | UTC (UTC-4) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Historia areo de Vilemstado, Urbocentro kaj haveno, Nederlandaj Antiloj |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1997 (#21) |
Numero | 819 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | ii, iv, v |
Situo enkadre de Malgrandaj Antiloj
| |
Situo enkadre de Curaçao
| |
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Willemstad, Curaçao | |
Retpaĝo: www.curacao.com | |
La ĉefurbo situas sur insulo Curaçao kaj havas proksimume 150 000 loĝantojn.
Je ambaŭ flankoj de golfeto situas ambaŭ urbopartoj de Vilemstado: Punda kaj Otrabanda, kiujn por piedirantoj ponto "Reĝino Emma" interligas. La malnova urboparto estas Monda Heredaĵo ekde 1997.
Historio
redaktiLa hispanoj trovis Curaçaon en 1499. La iama Punda fondiĝis en 1634, kiam la nederlandanoj okupis la insulon de la hispanoj. Post unu jaro fortikaĵo nomata "Fort Amsterdam" konstruiĝis. La grava haveno iĝis centro de sklavoliverado. Otrabanda (=alia flanko) fondiĝis en 1707. En la 20-a jarcento la haveno iĝis centro de naftoliverado. Rafinejoj funkcias apud la maro. En 1969 ribelo de laboristoj okazis. Vilemstado profitas ankaŭ el la turismo, krozadaj ŝipoj ofte haltas ĉi tie.
Trafiko
redaktiLa piediranta ponto forturniĝas, se ŝipo alvenas. Estas alia fiksa ponto por aŭtoj. Vilemstado havas internaciajn flughavenon kaj havenon.