Zweisimmen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zweisimmen (stacidomo). |
Zweisimmen (prononcu cvajsimn) estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Supra Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2913 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Zweisimmen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Zweisimmen | |||||
Zweisimmen | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Supra Simme-Valo-Saanen | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Supra Simme-Valo | ||||
Geografia situo | CH1903: 594459 / 155384 (mapo)46.5497222222227.3663888888889Koordinatoj: 46° 33′ N, 7° 22′ O; CH1903: 594459 / 155384 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 2913 | ||||
Areo | 73,04 km² | ||||
Alteco | 947 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3770 | ||||
Komunumkodo | 0794 | ||||
Mapo de Zweisimmen | |||||
Geografio
redaktiZweisimmen situas, kiel la nomo indikas ĉe la kunfluejo de la riveroj Simme kaj Eta Simme.
La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Hintere Spillgerten kun alteco de 2476 m s.m., dum la plej malalta punkto estas la Laubegg-Akvovalo je alteco de 880 m s.m.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 73,04 km², de kiuj 33,7% estas kovritaj de arbaro, 54,9% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Zweisimmen limas en nordo al Boltigen, en oriento al Diemtigen, en sudo al Sankt-Stefano, kaj en okcidento al Saanen.
Ekonomio
redaktiLa plej grava enspezofonto por la komunumo Zweisimmen estas la turismo. La komunumo ofertas tranokteblecojn por pli ol 2000 personoj.
Trafiko
redaktiLa stacidomo de Zweisimmen estas fervoja nodo. Ĝi estas finhaltejo de la linio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Zweisimmen kaj elirpunkto de la mallarĝŝpuraj linioj de la kompanio Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo al Montreux kaj Lenk en Simme-Valo.
Historio
redaktiEn la mezo de la 9-a jarcento estis fonditaj la setlejoj Zweisimmen, Grubenwald kaj Betelried. La unua dokumenta mencio de Kastelo Blankenburg datiĝas el la jaro 1325, kiu fariĝis la sidejo de la bernaj voktoj en Supra Simme-Valo. En la jaro 1608 estis malfermita la unua lernejo.
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Zweisimmen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)