Tvitero blokis konton de rusia novaĵagentejo
Mardo, la 29-a de septembro 2020
La 28-an de septembro la usona socia reto Tvitero sen ajnaj klarigoj forigis la konton de la rusia novaĵagentejo RIA Novosti el serĉrezultoj. Tio estas unu el plej grandaj kaj malnovaj novaĵagentejoj de Rusio. Samtempe estis blokitaj kontoj de la rusiaj novaĵagentejoj RT kaj Sputnik.
Tvitero ne informis la agentejojn pri iuj rompoj de siaj reguloj, nek avertis pri la blokado, nek respondis al sekvintaj plendoj. Ekde nun iliaj kontoj estas viziteblaj nur por jamaj abonantoj.
Komence de aŭgusto Tvitero anoncis markadon de la paĝoj de la ŝtatoficistoj kaj ŝtataj amaskomunkiloj per subskribo kiel "Registara konto, Rusio". Tiaj subskriboj jam aperis ĉe la kontoj de rusia prezidanto Vladimir Putin, la rusia registaro, vic-prezidanto de la Konsilio pri Sekureco de Rusio Dmitrij Medvedev. Subskriboj "Ŝtata amaskomunikilo, Rusio" aperis ĉe la kontoj de RIA Novosti, TASS, RT, Vesti kaj kelkaj aliaj amaskomunikiloj, inkluzive personan konton de Margarita Simonjan, redaktoro de informagentejoj Sputnik kaj RT.
La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio plendis ĉe homrajtaj organizaĵoj kaj internaciaj institucioj kun peto reagi al la Tvitero-markado. Ĝi atentigis ke malgraŭ asertoj pri neceso informi la legantojn pri la ŝtata financado de respektivaj informfontoj, tiaj markiloj ne aperis ĉe la kontoj de Voĉo de Usono kaj aliaj amaskomunikiloj, financataj de la okcidentaj registaroj. Tvitero klarigas, ke ĝi ne markas ŝtate financatajn amaskomunikilojn se konsideras ilian redaktoran politikon "sendependa". Kontoj de gazetoj kaj novaĵagentejoj, posedataj de privataj korporacioj, havas neniujn markojn, ĉar ankaŭ ili estas konsiderataj sendependaj.
La afero estis pridiskutata en la rusia parlamento, kies deputitoj nomis tion plia paŝo en la "informa milito kontraŭ Rusio", kies celo estas limigi aliron de civitanoj de okcidentaj landoj al informfontoj, kontraŭaj al vidpunktoj de la okcidentaj elitoj.
En 2017 Tvitero jam blokis reklamon ĉe la kontoj de Sputnik kaj RT, en 2018 — reklamon de la rusia kontraŭvirusila komputika firmao Laboratorio de Kasperskij, akuzinte ĝin esti ligita al rusiaj sekurecservoj. En 2019 ĝi rifuzis transloki datumojn de la rusiaj uzantoj al Rusio kaj kelkfoje estis monpunita pro tiu neplenumo de respektiva leĝo.
En Rusio mem Tvitero estas preskaŭ ne uzata. En novembro 2019 ĝin uzis nur 0,44% de la rusianoj dum la rusian socian reton VK — 20,97%, Instagramon — 18,89%. Plej multe da abonantoj (4 698 708) havas konto de Dmitrij Medvedev, kiu en 2010 solene malfermis ĝin en la Tviter-sidejo kiel tiama prezidanto de Rusio. Oficiala konto de la prezidanto de Rusio havas 3 421 720 abonantojn (tuj post televidprezentisto Ivan Urgant). Opozicia aktivulo Aleksej Navalnij havas 2 276 736 abonantojn kaj okupas la naŭan lokon en rangolisto de la ruslingva parto de Tvitero, inter Vesti (3 119 197) kaj RIA Novosti (2 761 076).
Fontoj
- (ru) «В Госдуме оценили санкции Twitter против «РИА Новости»» – Izvestija, 28-09-2020 (arkivita [ ])
- (ru) «Роскомнадзор попросил Twitter объяснить отсутствие аккаунта "РИА Новости" в поиске» – TASS, 29-09-2020 (arkivita [ ])
- (ru) «В Совфеде прокомментировали санкции Twitter против РИА Новости» – RIA Novosti, 28-09-2020 (arkivita [ ])
- (ru) «Эксперты оценили перспективы Twitter в России» – RIA Novosti, 19-05-2020 (arkivita [ ])
- (ru) «Рейтинг аккантов русского Твиттера» – Top 30. (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- 29-a de septembro 2020
- Septembro de 2020
- 29-a de septembro
- Interreto
- Teknologio
- Artikoloj kun informo de Izvestija
- Artikoloj kun informo de TASS
- Artikoloj kun informo de РИА Новости
- Artikoloj kun informo de Top 30
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Azio
- Eŭropo
- Rusio
- Tvitero
- Sociaj retoj
- Politiko de Rusio
- Registaro de Rusio
- Amaskomunikiloj
- Ĵurnalismo
- RIA Novosti
- Sputnik (novaĵagentejo)
- RT
- Konsilio pri Sekureco de Rusio