Walter Benjamin
Walter BENJAMIN naskiĝis en Berlino, Germanio, en la 15-a de julio 1892[1] kaj mortis en la 27-a de septembro en Portbou, Hispanio, 1940. Li estis germana marksista filozofo, kulturkritikisto kaj tradukisto.
Benjamin naskiĝis en juda familio en Berlino, tiama Germana Imperio.
Li verkis pri multaj temoj kiel germana idealismo, romantikismo, historia materiismo kaj juda mistikismo. Li helpis estetikan teorion kaj okcidentan marksismon kreski.
Benjamin memmortigis sin prenante trodozon de morfino en Portbou ĉe la franc-hispana landlimo provante eskapi de la nazioj en la aĝo de 48[2].
Filmo
[redakti | redakti fonton]Gli indesiderati d'Europa (La Nedeziratoj de Eŭropo) estas hispan-itala historia nigrablanka filmo el 2018 reĝisorita fare de Fabrizio Ferraro. La sinoptiko: La filmo prezentas la vojaĝon de Walter Benjamin trans Pireneoj en septembro 1940, dum kiu Benjamin estis gvidita fare de Lisa Fittko laŭ migrovojo (la Route Lister) laŭ kiu katalunoj kaj internaciistaj ekstremistoj antaŭe fuĝis de la Franco-reĝimo al Francio dum la hispana interna milito.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- La artverko dum la epoko de ĝia mekanika reproduktebleco, eseo
- (franca) L'âge de la traduction. "La tâche du traducteur" de Walter Benjamin, un commentaire. Tekstoj arigitaj de Isabelle Berman kunlabore kun Valentina Sommella.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](en) International Walter Benjamin Society
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (it) David Bidussa, Sarebbe stato bello conoscerti, Walter Benjamin! Buon compleanno, Glil Stati generali, la 15-an de julio 2017
- ↑ (en) Witte, Bernd (1991). Walter Benjamin: Intellectual Biography. Detrojto, MI: Wayne State University Press. pp 9 . ISBN 0-8143-2018-X.