La Valo de la Reĝoj (en araba, Uadi Biban Al-Muluk (وادي الملوك): Valo de la Pordoj de la Reĝoj), estas nekropolo de antikva Egipto, en la proksimeco de Luksoro, kie troviĝas la tomboj de plej faraonoj de la Nova Imperio (18-a, 19-a kaj 20-a egiptaj dinastioj), tiel kiel de diversaj reĝinoj, princoj, nobeloj kaj eĉ de kelkaj animaloj.[1][2] Populare ĝi estis konata de egiptoj kiel Ta-seĥet-ma'at (granda kampo).[3]