Arsenie Boca
Arsenie Boca | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zian Boca |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1910 en Vața de Sus |
Morto | 28-an de novembro 1989 (79-jaraĝa) en Sinaia |
Tombo | Prislop Monastery (en) |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Avram Iancu Senior High School (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo teologo monaĥo |
Arsenie BOCA [arsenije boka] (kies vera nomo estas Zian BOCA) (naskiĝis la 29-an de septembro 1910 en Vața de Sus, mortis la 28-an de novembro 1989 en Sinaia) estis rumana monaĥo kaj teologo de la Rumana Ortodoksa Eklezio, kaj pentristo de ikonoj.
Li estis konsiderita de iuj kiel la plej granda rumana konfesisto de la 20-a jarcento. Lia tombo en la monaĥejo en Prislop, estas vizitata ĉiutage de multaj pilgrimantoj.[1]
Li helpis sian superulon, patron Dumitru Stăniloae (kiu estis lia majstro en Sibiu), traduki la Filokalion. Li disponis pri la manuskriptoj revenigitaj el sia vojaĝo al Monto Athos, legis la tekston, desegnis la kovrilpaĝon de la libro kaj kontribuis al la publikigado de la kolekto aĉetante multnombrajn abonojn.
Persekutita de Securitate, li estis arestita dum multa tempo, kaj li retiriĝis al monaĥejo Prislop kaj li estis ikon-pentristo.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Kovrilpaĝo de la Filokalio desegnita de patro Boca.
-
La monaĥejo Prislop, kie patro Boca estis enterigita.
Postmortaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Arsenie Boca; Cărarea împărăţiei (Vojaĝo al la regno); Ed. Episcopiei Ortodoxe Romane a Aradului; 1995.
- Arsenie Boca; Lupta duhovnicească (Spirita lukto); Ed. Agaton; Fagaras; 2009.
- Arsenie Boca; Trepte spre vieţuirea în monahism (Pasante tra la monaĥa vivo) Ed. Teognost; Cluj-Napoca; 2003.