Duaranga sektoro
Aspekto
La Duaranga sektoro (industria sektoro aŭ sekundara sektoro) estas la aro de aktivecoj, kiuj implicas la transformon de nutraĵoj kaj primaraj materioj tra la plej diversaj produktemaj procezoj. Ili kutime inkludas en ĉi tiu sektoro diversajn fakojn kiaj la jenaj: siderurgio, la mekanikaj industrioj, la kemio, la tekstilindustrio, la produktado de konsumvaroj, la komputika aparataro, la industrioj de bazo ktp. La konstruo kutime estas kalkulata aparte, ĉar ĝia graveco al li asignas propran enton.
Ĝenerale oni povas preskaŭ egaligi tiun sektoron kun la industrio.
Sube estas listo de landoj laŭ la industria produktado en 2010 (MEP). Kalkulo montriĝas en milionoj de usonaj dolaroj.
Rango | Lando | Produktado en reala valoro |
---|---|---|
— | Mondo | 19,313,147 |
— | Eŭropa Unio | 4,070,558 |
1 | Usono | 3,239,374 |
2 | Ĉinio | 2,756,903 |
3 | Japanio | 1,359,259 |
4 | Germanio | 921,749 |
5 | Brazilo | 560,204 |
6 | Rusio | 539,149 |
7 | Italio | 519,944 |
8 | Britio | 489,945 |
9 | Francio | 477,767 |
10 | Kanado | 413,975 |