Saltu al enhavo

Ukraina Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 03:57, 5 sep. 2024 farita de RG72 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
10-a de marto 1919 – 24-a de aŭgusto 1991

historia lando • unueca ŝtato • praŝtato • suverena ŝtatoRespublikoj de Sovetuniosuverena ŝtato
Geografio
Provincocentroj de Ukrainio
Provincocentroj de Ukrainio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
51 706 746
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj

SovetunioTraktato pri kreado de SovetunioUnuiĝintaj Nacioj

vdr

La Ukrainia Soveta Socialisma Respubliko (ukraine Українська Радянська Соціалістична Республіка) estis en la jaroj 1919–1922 marioneta ŝtato dependa de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, en la jaroj 1922–1991 unu el Respublikoj de Sovetunio.

USSR estis fonda membro de Unuiĝintaj Nacioj kaj membro de la plimulto de Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj. Krom USSR kiel tuto kaj Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, Ukrainia Soveta Socialisma Respubliko estis unu el du sovetiaj landoj agnoskitaj kiel subjektoj de la internacia juro, la tria estis Sovetunio mem.

USSR estiĝis rezulte de Februara Revolucio en 1917. Bolŝevikoj provis transpreni regopovon en Kijivo samtempe kun la puĉo en Petrogrado, kio ne eblis pro taĉmentoj fidelaj al Ukrainia Centra Konsilio, kiu la 20-an de novembro 1917 proklamis sendependecon de Ukraina Popola Respubliko. Sekve de tio la 24–25 de decembro 1917 en Ĥarkivo bolŝevikoj kreis marionetan ŝtaton Ukraina Popola Soveta Respubliko (la nomo simila al Ukraina Popola Respubliko).

USSR ĉesis oficiale ekzisti la 16-an de decembro 1991, kiam estis agnoskita sendependa Ukrainio.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 Informa libreto pri Ukrajno kun emfazo pri ties ekonomia, socia kaj kultura evoluo montrita per komparaj statistikaj tabeloj. 
— Boletín n185 (maj 1971)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]