Teahupo'o
Teahupo'o | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio (–1972) vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Francio | ||
Transmara kolektivumo | Franca Polinezio | ||
Insularo | Societa Insularo | ||
Insula grupo | Alventaj Insuloj | ||
Insulo | Tahitio | ||
Komunumo | Taiarapu-Ouest | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 51′ S, 149° 16′ U (mapo)-17.847222222222-149.26722222222Koordinatoj: 17° 51′ S, 149° 16′ U (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC-10:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Teahupoo [+] | |||
Teahupo'o estas eksa komunumo de Francio, ekde 1972 vilaĝo en pli vasta komunumo Taiarapu-Ouest. Ĝi situas en La transmara kolektivumo Franca Polinezio, la insularo Societa Insularo, la insula grupo Alventaj Insuloj, kaj apartenas al la insulo Tahitio, situante ĉe la sudorienta bordo de la insulo, sur la duoninsulo Taiarapu. En 2022 la vilaĝo havis 1 455 loĝantojn.
Estas konata loko por surfado antaŭ la vilaĝo, kiu estas la ejo por la surfada konkurso de la Somera Olimpiko 2024.
Surfado
[redakti | redakti fonton]Teahupo'o estas konata pro siaj potencaj, kavaj ondoj. Ĉi tiuj ondoj kaj la koralrifo respondeca por la ondoformado, kiu etendiĝas ĝis 50 cm sub la akvosurfaco, donis al la loko la reputacion esti aparte danĝera.
Dum la meza ondoalto en somero estas 1-1,30 metroj, en vintro la ondo povas atingi multe pli ol tri metrojn en alteco.
Historio
[redakti | redakti fonton]Teahupo'o prenas sian nomon de granda batalo inter la du ĉefaj klanoj de ĉi tiu parto de la insulo: laŭlitere la vilaĝa nomo tradukeblas "la muro de kranioj", te (la), ahu (muro), upo'o (kranio). Laŭ legendo, iam muro estis konstruita en la loko de la apartigo de la teritorio kun la kranioj kaj ostoj de la venkitoj.
Somera Olimpiko 2024
[redakti | redakti fonton]La surfa konkurso de la Somera Olimpiko 2024 estas planita okazi en Teahupo'o de la 27-a ĝis la 31-a de julio 2024.[1][2] Je linia distanco de 15 760 kilometroj al Parizo, temas pri ĝis nun plej granda distanco inter la ĉefa ejo kaj konkursejo en la historio de la Olimpikoj.[3] La planita konstrulaboro en la rifo, inkluzive de 14 metrojn alta aluminia turo por la ĵurianoj kaj amaskomunikiloj, provokis protestojn de ekologiistoj kaj surfantoj. La risko de vundo pro la rifo kuŝanta tuj sub la akvosurfaco ankaŭ estas kritikata.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Olympische Spiele 2024: Das müssen Sie zu den Surfwettbewerben auf Tahiti wissen (Olimpikaj Ludoj 2024: Jen kion vi bezonas scii pri la surfaj konkursoj en Tahitio), el la magazino Der Spiegel, la 22-an de julio 2024, ISSN 2195-1349 (germane)
- ↑ Teahupoo wird Austragungsort der Olympischen Spiele 2024 in Paris ("Teahupoo estos ejo por la Olimpiaj Ludoj de 2024 en Parizo")[rompita ligilo] en la faka surfista retmagazino surfermag.de, la 6-an de marto 2020 (germane)
- ↑ artikolo Jeux olympiques : Paris 2024 choisit Tahiti pour les épreuves de surf ("Olimpikoj: Parizo 2024 elektas Tahition por la surfaj eventoj") en la retejo francetvinfo.fr (france)
- ↑ artikolo Tahiti surf tower sparks protests against Olympics ‘kooks’ before Paris 2024 ("Tahitia surfturo ekfunkciigas protestojn kontraŭ Olimpikaj malspertuloj antaŭ Parizo 2024") en la gazeto The Guardian, la 27-an de oktobro 2023, ISSN 0261-3077 (angle)