Šternberk
- Estas ankaŭ Český Šternberk.
Šternberk | |||
germane Sternberg | |||
urbo | |||
Centro de la urbo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Šternberk | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Olomouc | ||
Administra municipo | Šternberk | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Memorindaĵo | Šternberk burgo | ||
Situo | Šternberk | ||
- alteco | 268 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 43′ 38″ N 17° 17′ 43″ O / 49.72722 °N, 17.29528 °O (mapo) | ||
Areo | 48,79 km² (4 879 ha) | ||
Loĝantaro | 13 264 (2024) | ||
Denseco | 271,86 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1296 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 785 01 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0712 | ||
NUTS 5 | CZ0712 505188 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 22 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Šternberk | |||
Retpaĝo: www.sternberk.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Šternberk estas urbo en Ĉeĥio kun 13 264 loĝantoj (2024), situanta en norda Moravio, 16 km de urbo Olomouc.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužice, Bělkovice-Lašťany, Paseka, Mutkov, Štarnov, Hraničné Petrovice, Řídeč, Domašov u Šternberka, Hlásnice, Horní Loděnice, Huzová, Mladějovice, Babice, Lipina, Bohuňovice kaj Dětřichov nad Bystřicí.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri burgo, fondita de Zdislav el Šternberk, estas el la jaro 1269. Origine tie staris gotika burgo kun cilindroforma turo, ĉirkaŭ kiu evoluis ekde la jaro 1296 urbo, en la jaro 1364 remparita kaj alirebla tra tri pordegoj. En la jaro 1371 estis fondita de Albert la 2-a el Šternberk, la konsilanto de Karolo la 4-a, la unua en Moravio aŭgustina monaĥejo. En la sama periodo estis konstruita reprezenta gotika burga kapelo kun statuo de Šternberka madono. La burgo estis sidejo de moravia branĉo de Šternberkidoj ĝis la jaro 1409, poste ĝis la jaro 1466 proprumis ĝin eĉ kun la urbo senjoroj el Kravaře. En la jaro 1576 estas indikata poŝtoficejo en vojo el Vieno ĝis hodiaŭa Vroclavo. Aktivaj estis en la urbo ĉeĥaj fratoj. En la 16-a jarcento la burgo estis renesance alikonstruita. La urbo kaj la burgo estis forte difektitaj dum la tridekjara milito. La nuntempa aspekto de la kastelo estas rezulto de reguligoj el la fino de la 19-a jarcento. Komence de la 20-a jarcento estis konstruita malgranda naturparko. En la kastelo estas valora kolektaro de moravia kaj mezeŭropa gotika arto kaj muzeo de horloĝoj.
En la urbo ni trovos vicon da arkitekte valoraj burĝaj domoj el la 18-a jarcento kaj la unua duono de la 19-a jarcento. En tiuj ĉi jarcentoj kreiĝis bazo de evoluo de la urbo teksindustrio kaj nutraĵindustrio. La urbo kun tre alloga ĉirkaŭaĵo estas elirloko de turismo al la sudokcidenta parto de montaro Nízký Jeseník. Ĝi estas ankaŭ fama pro motorciklaj konkursoj nomataj Ecce Homo.
La nomo de la urbo devenas el la germana lingvo kaj signifas "stela monto".
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 13 509 |
1880 | 14 243 |
1890 | 16 917 |
1900 | 17 890 |
1910 | 14 601 |
1921 | 16 204 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 12 760 |
1950 | 10 010 |
1961 | 11 220 |
1970 | 12 928 |
1980 | 16 342 |
1991 | 14 916 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 14 144 |
2011 | 13 574 |
2016 | 13 551 |
2017 | 13 476 |
2018 | 13 481 |
2019 | 13 495 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 13 440 |
2021 | 13 007 |
2022 | 13 144 |
2023 | 13 239 |
2024 | 13 264 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]Šternberk membriĝas en kvin partojn.
- Dalov
- Chabičov
- Krakořice
- Šternberk (katastra teritorio Šternberk kaj Lhota u Šternberka)
- Těšíkov
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Ernst Tittel, komponisto
- Károly Móra, astronomo
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Burgo Šternberk
-
Preĝejo de Anunciacio kaj mariana pestkolono
-
Preĝejo de Anunciacio - internaj spacoj
-
Enirejo en aŭgustenanan monaĥejon
-
Historiiganta konstruaĵo de Ŝparejo el la jaro 1895
-
Aviadila vido al la burgo, preĝejo kun monaĥejo kaj pestkolono
-
Ĉefa placo
-
Horloĝo en la ĉefa placo
|