22-a de januaro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 22-a de januaro estas la 22-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 343 tagoj restas (344 en superjaroj).
Je la 22-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 871: Armeo de anglosaksa reĝo Ethelred malvenkis en batalo de Old Basing kun danaj invadintoj
- 1188: Alfonso la 9-a iĝis reĝo de Leono
- 1258: Batalo de Bagdado: mongola ĥano Hulagu sieĝis kaj konkeris Bagdadon post venko super armeo de Abasida Kaliflando - proksimuma fino de la Ora epoko de islamo
- 1261: Wołczyn ricevis urborajton - regata de Piastoj
- 1349: Ĉirkaŭ 400 judoj akuzitaj pri aperigo de pesto pereis en la germana urbo Speyer
- 1506: Ordone de papo Julio la 2-a al Romo eniris 150 svisaj solduloj komencante la Svisan Gvardion - la plej malgranda kaj malnova armeo de la mondo
- 1526: En Gdańsk eksplodis tumulto kaŭzita de luteranaj loĝantoj de la urbo
- 1517: Otomana armeo de Selim la 1-a venkis apud Kairo la armeon de Mameluka Sultanlando
- 1656: Sveda diluvo: en kastelo de Łańcut oni transformis konfederacion de Tyszowce al ĝenerala konfederacio kontraŭ la sveda reĝo Karolo la 10-a Gustavo
- 1689: Anglio: Konvencio-Parlamento kunvenis por pravigi la renverson de Jakobo la 2-a, kiu forlasis la tronon dum sia fuĝo al Francio en 1688
- 1711: Hispanio konsentis cedi Falklandajn Insulojn al Britio
- 1720: Johann Sebastian Bach komencis kompili pianlibreton Klavierbüchlein für Wilhelm Friedemann Bach por sia plej aĝa filo
- 1771: Hispanio redonis Insulojn Falklandoj al Britio
- 1796: Bobrujsk ricevis urban blazonon
- 1823: Ferenc Kölcsey finverkis la hungaran nacian himnon
- 1828: Duko de Wellington iĝis ĉefministro de Britio
- 1861: Franca esploristo Henri Mouhot malkovris Angkor Ŭat en ĝangalo de Kamboĝo
- 1863: Insurekcio kontraŭ la Rusia Imperio
- Manifesto de la 22-a de januaro eldonita en Varsovio de Centra Nacia Komitato kaj proklamanta eksplodon de la Januara Ribelo
- Januara Ribelo eksplodis — la plej granda pola nacia ribelo celanta akiri sendependecon sur teritorioj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj post ties dispartigo (la plej granda insurekcio en 19-jarcenta Eŭropo de plurnacia pola respubliko kun volontuloj i.a. el Hungario, Italio kaj Francio)
- 1879: Zuluoj venkis britan armeon en la batalo apud Isandhlwana
- 1896: Kapitulaco de itala garnizono en sieĝita etiopa urbo Mekele
- 1901: Eduardo la 7-a iĝis reĝo de Britio post morto de la reĝino Viktoria - Viktoriana epoko finiĝis
- 1905: Sanga dimanĉo en Sankt-Peterburgo: cara masakro kontraŭ religia manifestacio organizita de pastro de la Rusa Ortodoksa Eklezio - ĝi estis senpera kaŭzo de la eksplodo de Rusia revolucio de 1905
- 1915: Pli ol 600 personoj pereis pro falo de trajno en abismon apud Gvadalaharo en Meksiko
- Unua mondmilito:
- 1915: Venko de Polaj Legioj, apogataj de aŭstraj-hungaraj taĉmentoj, kontraŭ la rusa armeo en batalo de Cârlibaba (suda Bukovino)
- 1917: Prezidento de Usono Woodrow Wilson en mesaĝo al Usona Senato kadre de pacaj proponoj konstatis, ke devus estiĝi unuigita, sendependa kaj aŭtonomeca Pollando, kion li jaron poste ripetis en la 14 punktoj de Wilson
- 1919: En Kievo oni proklamis Akton de Unuiĝo de Ukrainio
- 1920: Dua Pola Respubliko: 13-jara defendanto de Lvovo gimnaziano Antoni Petrykiewicz estis postmorte distingita pro persona kuraĝo per Arĝenta Kruco de la Ordeno Virtuti Militari; Pola Armeo eniris al Chełmno
- 1924: Ramsay MacDonald iĝis ĉefministro de Britio
- 1925: Kostariko forlasis Ligon de Nacioj
- 1932: En Salvadoro eksplodis ribelo kontraŭ diktaturo de generalo Maximiliano Hernández Martínez
- 1934: En Leningrado okazis premiero de la opero Damo Mekbeto de la Mcenska distrikto de Dmitrij Ŝostakoviĉ
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germanoj pafekzekutis en Rzeszów pli ol 30 judojn kaj apud Palmiry 80 personojn; en Pruszków aperis unua numero de konspira skolta gazeto "Podsłuch" (Subaŭskultilo); rumanan ŝtatlimon transpaŝis unua grupo (31 personoj) el 150 usonaj civitanoj poldevenaj; en Parizo Pola Universitato Eksterlande komencis didaktikan agadon, inaŭgurita de ties rektoro kaj profesoro Oskar Halecki; Vatikana Radio unuafoje disaŭdigis pri martira sorto de Pollando kaj poloj
- 1941: Varsovio: ĉefkomandanto de ZWZ (Asocio de Armita Batalado) brigada generalo Stefan Rowecki ordonis pri malpolitikeco de la organizo; NKVD arestis en Lvovo komandanton de la loka Asocio de Armita Batalado - subkolonelon Leopold Okulicki; solena malfermo de la Domo de Naciaj Socialistoj en Lublin; Nord-Afrika kampanjo: brita kaj aŭstralia armeoj konkeris Tobruk; Predeal: dutagaj germanaj-bulgaraj stabaj interparoloj komenciĝis
- 1942: Kujbiŝev: subskribo de pola-soveta interkonsento pri prunto de 300 milionoj da rubloj al la pola registaro por bezono de la armeo; unua trajno forlasis Kievon kun laboristoj trejnitaj por labori en Tria Regno
- 1943: Pola Subtera Ŝtato: Generalo Stefan Rowecki ordonis krei Gvidantaron de Flankaj Atakoj ĉe la Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo - unua komandanto iĝis kolonelo August Emil Fieldorf, kiu sukcese likvidis SS-generalon Franz Kutschera; germana polico pafmortigis en Janów (Bresta regiono) 40 polajn ostaĝojn, venĝe pro atako kontraŭ malliberejo en Pinsk - en tio prelaton Witold Iwicki, konatan de ĉiuflanka helpo al partizanoj kaj judoj; Nov-Gvineo: dumonata batalo de Buna–Gona kontraŭ japanoj ebligis al Aliancanoj certigi maran interligitecon de Aŭstralio kun Usono; batalo ĉe Stalingrado: armeoj de Dona Fronto rompis okcidentan defendsektoron de germana 6-a Armeo
- 1944: Gestapo arestis 54 oficirojn de Pola Enlanda Armeo en Areo de Poznań; partizanoj eksplodigis fervojan trakon en distrikto Kraśnicki; germana polico venĝe pro partizana agado bruligis du vilaĝojn en distriktoj de Vaŭkavisk kaj Grodno pafmortigante ĉiujn loĝantojn; Kampanjo de Italio: usona armeo alteriĝis apud Anzio - Aliancanoj komencis operacon ĉirkaŭiri linion Gustavo: brita aviado atakis Magdeburg (nokte de la 21-a/22-a de januaro); batalo de Anglio: germana 9-a Aviada Korpus atakis Londonon
- 1945: Marŝo de morto de koncentrejo Aŭŝvico atingis Wodzisław Śląski: SS-anoj murdis la jenan nombron de evakuitaj personoj de Aŭŝvico: en Rybnik 358, en apudaj lokoj 39 kaj 19, en du aliaj 9 kaj 5; gestapanoj de Ostrołęka eskortis ĝis Żabików 33 malliberulojn, kiujn ili murdis sur loka tombejo (post ekscio, ke la punlaborejo estis likvidita); germanaj soldatoj murdis en distrikto Kalisz 63 polojn, en Zakrzów 10; en Katowice germanoj gilotinis 7 personojn — en ties malliberejo de la 9-a de oktobro 1941 ĝis tiu ĉi tago ili faris 552 mortpunojn; Orienta Fronto: Gołańcz, Kcynia, Margonin, Namysłów, Odolanów, Olsztyn,Pasym, Pobiedziska, Pyskowice, Rawicz, Stary Sącz, Syców kaj Września estis liberigitaj de germana okupado; taĉmento de Pola Enlanda Armeo batalis kontraŭ la armeo de Andrej Andrejeviĉ Vlasov, kiu ricevis ordonon reprezalii Ostrów Wielkopolski; 3-a Belorusa Fronto liberigis Wystruć; Malsupra Silezio: en Czechowice-Dziedzice soraba publicisto, verkisto kaj aktivulo pri minoritataj rajtoj Jan Skala estis mortpafita de sovetia soldato, ĉar li protestis pri rabado de lia familio; Ĉina Fronto: japana armeo sekurigis fervojlinion Kantono-Hankou
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: komunista Landa Nacia Konsilio dekretis pri "kreo de Supera Nacia Tribunalo por juĝado de hitleraj krimuloj kaj respondeculoj pri malvenko en 1939" — la leĝo estis utiligata de stalinisma reĝimo kaj ties teror-aparato de NKVD por politikaj procesoj, ankaŭ kontraŭ Anatemitaj Soldatoj
- 1946: En Usono fondiĝis Central Intelligence Group (CIG), transformita la 26-an de julio 1947 en Centra Informokapta Agentejo (CIA)
- 1946: Sur teritorio de irana parto de Kurdio oni proklamis sendependecon de la Respubliko de Mehabad
- 1947: Socialisto Paul Ramadier iĝis konsilia prezidanto de Francio — kiel unua ĉefministro de la Kvara Respubliko de Francio forigis komunistajn ministrojn
- 1949: Trupoj de Mao Zedong alvenis al Pekino
- 1957: Israelaj Defendaj Fortoj finis retiriĝadon de Sinajo, krom Gaza Sektoro kaj Ŝarm el Ŝeiĥ
- 1962: Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj suspendis Kubon
- 1963: Konrad Adenauer kaj Charles de Gaulle subskribis Elysée-Traktaton inter FRG kaj Francio
- 1969: 22-jara dizertisto Viktor Iljin pripafis aŭtomobilon kun kosmonaŭtoj, tuj antaŭ ilia distingo en Moskva Kremlo - pro vundoj la venontan tagon mortis ŝoforo. La atencocelo estis Leonid Breĵnev, kies veturilo ŝanĝis la vojon
- 1970: Eugène Ionesco membriĝis al Franca Akademio
- 1970: Boeing 747, unua larĝkorpa aviadilo en la mondo, eniris servon por Pan American World Airways laŭ la itinero Nov-Jorko-Londono
- 1972: En Bruselo oni subskribis traktaton pri aliĝo de Danio, Irlando kaj Britio al Eŭropa Ekonomia Komunumo la 1-an de januaro 1973
- 1973: Supera Kortumo de Usono leĝigis aborton
- 1978: Opozicia Societo de Sciencaj Kursoj fondiĝis en Varsovio kiel sendependa eduka asocio - la fondan deklaron subskribis 54 personoj, interalie 4 profesoroj de Pola Scienca Akademio kun aliaj 12 profesoroj - post 3 tagoj sekureca servo komencis operacon kontraŭ ĝi
- 1980: Andrej Saĥarov estis arestita kaj ekzilita al la urbo Gorkij pro kritiko de la sovetia invado al Afganio
- 1983: Sveda tenisisto Björn Borg finis sportan karieron
- 1984: Komputila firmao Apple montris publike unuan komputilon Makintoŝo
- 1990: Delegitoj de Makedonio, Slovenio kaj Kroatio forlasis la 14-an kaj lastan Kongreson de la Ligo de Komunistoj de Jugoslavio
- Imperio de malbono
- 1990: Azerbajĝano: en Bakuo kulminis la Nigra Januaro, masakro farita de Ruĝa Armeo kontraŭ azeroj, dum 2-3 tagoj pereis 131–170 civiluloj kaj pli ol 700 estis vunditaj
- 1991: Kanado suspendis ekonomian kaj humanitaran helpon al Sovetunio pro agreso kontraŭ Litova SSR, Latva SSR kaj Estona SSR
- 1997: Petar Stojanov iĝis prezidento de Bulgario
- 2001: Makedona konflikto komenciĝis per kosovaj atakoj
- 2002: Georgi Parvanov iĝis prezidento de Bulgario
- 2005: Kim Kye-gwan anoncis, ke Nord-Koreio apartenas al ŝtatoj kun nukleaj armiloj
- 2006: Aníbal Cavaco Silva iĝis dum balotado prezidento de Portugalio
- 2006: Evo Morales iĝis prezidento de Bolivio, kiel unua demokratie elektita indiano
- 2013: Koalicio de partioj Likud-Jisra’el Betenu (Nia Domo Israelo) gajnis antaŭtempan baloton al israela Kneset
- 2014: Eŭromajdano: rezulte de tumulto 5 personoj pereis en Kievo
- 2015: Eksplodo apud civila trolebusejo en Donecko mortigis ne malpli ol 13 personojn
- 2018: George Weah iĝis prezidento de Liberio
- 2021: Traktato pri abolo de nukleaj armiloj ekvalidiĝis
- 2021: Facebook blokis polan dokumentan filmon prezentantan la historion de germana trudlabora infan-koncentrejo, kiu dum 3 jaroj funkciis ene de Lodza geto por 3 mil infanoj - pro granda mortemo nomata malgranda Aŭŝvico. Malblokita post kelkaj horoj pro protestoj de la Instituto pri Nacia Memoro
- 2022: Litovio: Kaŭno estis inaŭgurita kiel Kultura Ĉefurbo de Eŭropo - krom Novi Sad en Serbio kaj Esch-sur-Alzette en Luksemburgo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 333-a tago de rusa agreso: en Kievo Volodimir Zelenskij salutis Boris Johnson, dankante pro la apogo de Britio, kiu laste decidis sendi tankojn Challenger - li vizitis Buĉa; Rusia armeo damaĝis pli ol 1 200 objektojn de kultura infrastrukturo, inkluzive de pli ol 500 historiaj monumentoj; en okupata Skadovsk rusoj prirabis malsanulejon uzante kvar kamionojn;
- Mondreago: pola ĉefministro Mateusz Morawiecki: Eŭropo kaj Ukrainio venkos en la milito, kun Germanio aŭ sen ĝi anoncante konstruon de „pli malgranda koalicio” de ŝtatoj pretaj sendi tankojn kaj alian armilaron al Ukrainio — pro politika ĝusteco de Germanio pri neliverado de tankoj ukrainaj soldatoj pagas per la vivo (ukraina parlamentano); Italio donis al Ukrainio militistan helpon valoran ĉ. miliardon da eŭroj kaj pretigas la sesan helpofaskon kune kun kontraŭaviadaj sistemoj
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1440: Ivano la 3-a, caro de Rusio (m. 1505)
- 1553: Mori Terumoto, japana daimio (m. 1625)
- 1561: Francis Bacon, angla filozofo, eseisto, politikisto, juristo (m. 1626)
- 1572: John Donne, angla pastro kaj poeto (m. 1631)
- 1592: Pierre Gassendi, franca katolika kleriko, filozofo, astronomo, astrologo, matematikisto kaj instruisto (m. 1655)
- 1668: Jacob Friedrich Reimmann, germana luterana teologo, fondinto de la moderna germana literaturscienco kaj genealogio (m. 1743)
- 1729: Gotthold Ephraim Lessing, germana verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo (m. 1781)
- 1757: Christian Daniel Beck, germana filologo, historiisto, akademiano (m. 1832)
- 1758: Johann Friedrich Ludwig Volkmann, germana juristo kaj lirikisto (m. 1815)
- 1767: Johann Friedrich Pierer, germana kuracisto kaj eldonisto (m. 1832)
- 1783: Pál Szlemenics, hungara juristo, advokato, profesoro (m. 1856)
- 1788: Lord Byron, angla verkisto, partopreninto de la greka revolucio, enestanta en Angla Antologio (m. 1824)
- 1796: Karl Ernst Claus, rusia kemiisto, botanikisto kaj farmaciisto (m. 1864)
- 1797: Maria Leopoldina de Aŭstrio, aŭstra arkidukino, imperiestrino de Brazilo (m. 1926)
- 1801: Friedrich Clemens Gerke, germana verkisto kaj pioniro de telegrafo (m. 1888)
- 1821: Adolf Torstrik, germana klasika filologo
- 1839: W. H. Trompeter, germana subtermezuristo, volapukisto, esperantisto kaj mecenato de Esperanto, eldonanto de "La Esperantisto" (m. 1901)
- 1849: August Strindberg, sveda verkisto (m. 1912)
- 1850: Johannes Roggenkamp, germana arkitekto (m. 1919)
- 1855: Marah M. Megahy, irlanda esperantistino (m. nekonata)
- 1858: Beatrice Webb, angla socialistino, ekonomikistino, reformistino (m. 1943)
- 1860: Jaroslav Vlček, ĉeĥa-slovaka literatura historiisto (m. 1930)
- 1869: Alice-Leontine Farges, franca esperantistino fondinta en Liono esperantistan hejmon (m. nekonata)
- 1869: Grigorij Rasputin, rusa ortodoksa mistikulo, favorato de la familio de Nikolao la 2-a, murdita (m. 1916)
- 1875: David Wark Griffith, usona reĝisoro, kunfondinto de la unua sendependa filmproduktejo United Artists (m. 1948)
- 1877: Bolesław Leśmian, pola poeto, notario, aŭtoro de baladoj, fabeloj kaj multaj neologismoj, reprezentanto de Juna Pollando (m. 1937)
- 1879: Francis Picabia, franca pentristo kaj poeto (m. 1953)
- 1883: Jerzy Bandrowski, pola verkisto, ĵurnalisto, tradukisto (m. 1940)
- 1886: Roman Ungern von Sternberg, rusa generalo, unu el gvidantoj de la Blanka movado, ekzekutita (m. 1921)
- 1891: Antonio Gramsci, itala filozofo, verkisto, politikisto kaj historiisto, kunfondinto de la Itala Komunisma Partio, kondamninta Esperanton (m. 1937)
- 1891: Juozas Mačernis, litova ĵurnalisto, ano de Kaŭna Esperanto-Societo, kunfondinto de Litova Esperanto-Asocio, Esperanto-vortaristo, redaktoro de "Litova Stelo", tradukisto de verkoj de Leo Tolstoj (m. 1976)
- 1896: Helmut Berve, germana historiisto kaj klasika filologo
- 1899: István Dobai, rumania hungara unitariisma pastro, poeto (m. 1938)
- 1904: Arkadij Gajdar, sovetia porjunulara verkisto (m. 1941)
- 1904: George Balanchine, rusia, usona dancisto kaj koreografo (m. 1918)
- 1906: Robert Ervin Howard, usona verkisto (m. 1936)
- 1907: István Gárdonyi, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1979)
- 1908: Pavol Čarnogurský, slovaka politikisto kaj disidento (m. 1992)
- 1908: Lev Landau, soveta Nobelpremiita nuklea fizikisto (m. 1968)
- 1909: Gyula Szövérdy, hungara geologo, redaktoro kaj verkisto (m. 1977)
- 1909: Béla Horosz, rumania ĵurnalisto, redaktoro, sportisto (m. 1997)
- 1909: U Thant, birma politikisto, ĝenerala sekretario de UN (m. 1974)
- 1911: Ferenc Bordás, hungara pentristo (m. 1982)
- 1911: Tibor Zalányi, rumanuja hungara agronomo (m. 1992)
- 1911: Bruno Kreisky, kanceliero de Aŭstrio (m. 1990)
- 1914: Otto Paetz, germana pentristo
- 1915: Jules Verstraeten, flandra esperantisto, konata pro la agado de la Esperanto-klubo de Antverpeno, administranto de Belga Ligo Esperantista, konatigata de Esperanto-domo de Antverpeno kaj Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982 (m. 2007)
- 1921: Krzysztof Kamil Baczyński, pola poeto-soldato, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, reprezentanto de la generacio de kolumbanoj (m. 1944)
- 1926: János Zsakó, rumania hungara kemiisto (m. 2001)
- 1928: Zoltán Panek, hungara verkisto (m. 2001)
- 1930: Dezső Balogh, rumania hungara lingvisto (m. 1999)
- 1932: Piper Laurie, usona aktorino (m. 2023)
- 1932: Mancur Olson, usona ekonomikisto interdisciplina (m. 1998)
- 1935: Aleksandr Men, rusa ortodoksa kleriko, filozofo, teologo, ekumenisto, poligloto, murdita (m. 1990)
- 1936: István Komzsik, rumania hungara poeto, dramisto
- 1939: Alfredo Palacio, ekvadora kuracisto, politikisto, provizora prezidento
- 1940: Ilona Fall, hungara aktorino, ĵurnalistino
- 1940: Eberhard Weber, germana ĵaza komponisto, virtuozo de elpensita de si elektra kontrabaso
- 1941: Jaan Kaplinski, estona poeto, filozofo kaj literatura kritikisto (m. 2021)
- 1942: Amine Gemayel, prezidento de Libano
- 1943: Tamás Cseh, hungara kantisto, gitaristo, komponisto kaj instruisto deklarinta sin indiano kaj tiel vivis (m. 2009)
- 1944: Angela Winkler, germana aktorino
- 1951: Ondrej Nepela, slovaka artsketisto (m. 1989)
- 1953: Jim Jarmusch, usona filmreĝisoro, scenaristo, aktoro, muzikisto
- 1954: Kevin Hannan, usona lingvisto kaj slavisto (m. 2008)
- 1959: Zoltán Szalay, rumania hungara komponisto, muzikfolkloristo, universitata adjunkto
- 1962: Tuanku Mizan Zainal Abidin, malajzia sultano
- 1968: Attila Bartis, hungara verkisto kaj fotisto
- 1969: Steffen Möller, germana satiristo kaj aktoro
- 1972: Gianluca Masi, itala astronomo
- 1974: Joseph Muscat, ĉefministro de Malto
- 1983: Etienne Bacrot, franca grandmajstro de ŝako
- 1985: Andrea Edenharter, germana juristino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 627: Teodolinda, reĝino de Lombardoj
- 1188: Ferdinando la 2-a, reĝo de Leono (n. 1137)
- 1552: Edward Seymour, 1-a Duko de Somerset, angla duko kaj grafo (n. 1506)
- 1666: Ŝaho Ĝahano, imperiestro de Mogola Imperio, fondinto de la maŭzoleo Taĝ-Mahalo (n. 1592)
- 1767: Johann Gottlob Lehmann, germana mineralogo kaj geologo (n. 1719)
- 1788: Georg Joachim Zollikofer, svisa-germana teologo, verkisto de ekleziaj kantoj (n. 1730)
- 1850: Vincenzo Pallotti, itala pastro, mistikulo, katolika beatigito (n. 1795)
- 1888: Heinrich Anton de Bary, germana botanikisto kaj fungosciencisto (n. 1831)
- 1891: Benjamin Constant Botelho de Magalhães, brazila militisto-inĝeniero, matematikisto, propagandisto de pozitivismo (n. 1833)
- 1900: David E. Hughes, kimra-usona fizikisto, muzikisto kaj kuninventinto de telegrafo kaj mikrofono (n. 1831)
- 1901: Viktorino (Alexandrina Victoria), reĝino de Brita Imperio (n. 1819)
- 1909: António Gonçalves da Silva, brazila misiisto, apostolo de spiritismo, kuracanta mediumo, adepto de aboliciismo, vegetarano (n. 1839)
- 1920: Rezső Rajczi, hungara fervojoficisto kaj socialisto, ligita kun Esperanto, alkoholabstinado kaj vegetarismo, estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Vegeteranoj, poeto kaj tradukisto kontribuanta i.a. al "La Verda Standardo", partoprenanto de Universalaj Kongresoj (n. 1886)
- 1922: Benedikto la 15-a, papo (n. 1854)
- 1931: László Batthyány-Strattmann, hungara princo, kirurgo, beatigita (n. 1870)
- 1938: Sergej Aleksandroviĉ Buturlin, rusa nobelo kaj ornitologo (n. 1872)
- 1941: František Křižík, ĉeĥa elektroinĝeniero, industriisto kaj inventisto (n. 1847)
- 1943: Franek Kluski, pola ĵurnalisto kaj mediumo (n. 1873)
- 1943: Gyula Peidl, hungara politikisto, lasta ĉefministro de Hungara Sovetrespubliko (n. 1873)
- 1945: Else Lasker-Schüler, germana poetino (n. 1869)
- 1945: Jan Skala, soraba poeto, ĵurnalisto, politikisto, teoriulo pri minoritatoj, kunlaboranta kun la Asocio de Poloj en Germanio, murdita (n. 1889)
- 1946: Helene Bettelheim, aŭstra literatursalonistino kaj verkistino
- 1953: József Ürmösi, rumania hungara unitariisma pastro, eklezia verkisto (n. 1879)
- 1959: Mike Hawthorn, brita aŭtosportisto, ĉampiono de Formulo 1 (n. 1929)
- 1964: Emilie Hodler-Ruch, svisa edzino de esperantisto Hector Hodler, transdoninta Bibliotekon Hector Hodler al UEA (n. 1880)
- 1965: Béla Iványi-Grünwald, hungara historiisto (n. 1902)
- 1968: Duke Kahanamoku, havaja naĝisto, populariganto de sporta ondorajdado (n. 1890)
- 1973: Lyndon B. Johnson, prezidento de Usono (n. 1908)
- 1982: Erik Majtényi, hungara poeto, publicisto kaj tradukisto (n. 1922)
- 1984: János Bottyán, hungara reformita pastro, redaktoro (n. 1911)
- 1984: Clelia Conterno Guglielminetti, itala verkistino, doktorino pri beletristiko, partoprenantino de UK 1934, kunlaborantino de "La Pirato" kaj "L'Esperanto", redakciano de "Literatura Foiro", laŭreatino de Belartaj Konkursoj de UEA, komentistino de esperantlingva La Divina Commedia, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1915)
- 1985: Miĥail Gromov, soveta piloto (n. 1899)
- 1985: Károly Ziegler, hungara inĝeniero kaj hidrologo (n. 1898)
- 1990: Pál Morvay, hungara religia etnografo (n. 1914)
- 1993: Abe Kobo, japana verkisto, dramaturgo kaj scenaristo, (n. 1924)
- 1993: Jerzy Grum, pola ĵurnalisto, komitatano de UEA, tradukisto precipe por la Esperanto-programo de Pola Radio (n. 1933)
- 1994: Telly Savalas, usona aktoro kaj kantisto (n. 1924)
- 2001: Karel Filip, ĉeĥa esperantisto, katolika sacerdoto kaj Esperanto-vortaristo (n. 1915)
- 2002: József Benkő, rumania hungara/hungara matematikisto (n. 1939)
- 2004: Billy May, usona muzikisto kaj komponisto (n. 1916)
- 2005: Consuelo Velázquez, meksika muzikistino kaj komponistino (n. 1916)
- 2007: Henri Grouès (Abbé Pierre), franca katolika pastro kaj helpinto de malriĉuloj kaj rifuĝintoj (n. 1912)
- 2008: Claude Piron, svisa lingvisto, poligloto, psikologo, tradukisto kaj Esperanto-verkisto, membro de Esperantlingva Verkista Asocio, aŭtoro de la romano Gerda Malaperis kaj esearo La Bona Lingvo, verkanta ankaŭ sub pseŭdonomo Johán Valano (n. 1931)
- 2008: Heath Ledger, aŭstralia aktoro (n. 1979)
- 2010: Jean Simmons, brita aktorino (n. 1929)
- 2013: Lucyna Winnicka, pola aktorino, ĵurnalistino kaj publicistino populariginta alternativa medicinon (n. 1928)
- 2014: François Deguelt, franca kantisto (n. 1932)
- 2015: Edwin Grobe, usona instruisto, tradukisto, verkisto kaj esperantisto (n. 1927)
- 2018: Ursula K. Le Guin, usona verkistino de sciencfikcio kaj fantasto (n. 1929)
- 2021: Hank Aaron, usona basbalisto (n. 1934)
- 2022: Thích Nhất Hạnh, vjetnama budhisma monaĥo, zenmajstro, verkisto, kreinto de la termino Engaĝita Budhismo (n. 1926)
- 2024: Arno Allan Penzias, usona Nobelpremiita fizikisto kaj radioastronomo (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Vincenzo Pallotti, itala presbitero, sanktulo
- Vincento de Zaragozo, kristana sanktulo, hispano
- László Batthyány-Strattmann, hungara kuracisto, beatigito
- Hungario: Tago de Hungara Kulturo
- Pollando: Tago de Avĉjo
- Ukrainio: Unuec-Tago de Ukrainio
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 22-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.