660-aj jaroj a.K.
◄ |
2-a jarmilo a.K. |
1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | ►
◄ |
9-a jarcento a.K. |
8-a jarcento a.K. |
7-a jarcento a.K. | 6-a jarcento a.K. | 5-a jarcento a.K. | ►
Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 660-aj jaroj antaŭ nia erao (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie kaj en la koncerna paĝeto pri la konkreta jaro - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 7-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.
- 669 a.K.: Taharko, reĝo de Kuŝ, invadas kaj rekonkeras Egiption el la Nov-Asiria Imperio.
- 669 a.K.: Asarĥaddon, reĝo de Asirio, mortis en Harran survoje por reakiri Egiption.
- 668 a.K.: Aŝurbanipal, filo de Asarĥaddon, komencas regi Asirion.
- 668 a.K.: Ŝamaŝ-ŝum-ukin, filo de Asarĥaddon, fariĝas reĝo de Babilono.
- 668 a.K.: Ninevo, ĉefurbo de Asirio fariĝas la plej granda urbo de la mondo[1]
- 667 a.K.: Tradicia dato de la fondo de Bizanco fare de grekaj kolonianoj el Megara en okcidenta Atiko.
- 666 a.K.: Aŝurbanipal sendas malgrandan asirian armean unuon al Egiptio kiu reakiras Malsupran Egiption de la fortoj de Taharko.
- 664 a.K.: Unua marbatalo en Greka registrita historio, inter Korinto kaj la insulo Korfuo (greke Κέρκυρα, Kerkira).
- 664 a.K.: Tantamani sukcedas sian onklon Taharko kiel reĝo de Kuŝ. Li invadas Egiption por provi preni ĝin reen.
- 664 a.K.: Neĥo aŭ Nekao la 1-a, "marioneta" faraono de Egiptio nome de la Nov-Asiria Imperio, estas mortigita per invadado de armeaj unuoj de la lando Kuŝ sub Tantamani.
- 663 a.K.: Asiria armeo kaptas kaj prirabas Tebon, finante la dudekkvinan dinastion de Egiptio, ankaŭ nomata "Nubia periodo".
- 660 a.K.: Tradicia fondodato de Japanio fare de la legenda imperiestro Ĵinmu (神武天皇, Jinmu-tennō) la 11-an de februaro. En la sama jaro oni tradicie konsideras la mitan fondon de la japana reĝa familio.
- 660 a.K.: Unua konata uzo de la demotika skribo.
Je iomete necerta dato, dum la lasta parto de ĉi tiu jardeko ekzistis ekstrema suna partiklokazaĵo (d:Q7556877) komparebla kun la okazaĵo detektita por la jaroŝanĝo 774/775 de nia erao.