Aŭdilo
Aspekto
Aŭdilo aŭ aŭskultilo estas malgranda laŭtparolilo, kiun oni metas apud la orelon aŭ enmetas en ĝin por aŭdi sonan signalon. Aŭdiloj estas ofte muntitaj duope en kapaŭskultiloj.
Tipoj
[redakti | redakti fonton]- Telefona aŭdilo
- Aŭdilo kaj mikrofono estas muntitaj ĉe ambaŭ finoj de tenilo, per kiu oni tenas la mikrofonon apud la buŝo, kaj la audilon apud la orelo.
- Paro da aŭdiloj, kiu lasas la manojn liberaj kaj permesas aŭdi en stereofonio.
- Intra-orela aŭdilo
- Aŭdilo enmetebla en la aŭdan kanalon. Ekzemple, tiuj de la aŭdoprotezoj. Parto el ĝi estas el ŝaŭmo de gumo por izoli la orelon de eksteraj bruoj.