Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio)
Aspekto
Frederiko Aŭgusto la 2-a (naskiĝis la 17-an de oktobro 1696 en Dresdeno; mortis la 5-an de oktobro 1763 samloke) iĝis en 1733, post la morto de sia patro Aŭgusto la Forta, princo-elektisto de Saksio kaj kun la nomo Aŭgusto la 3-a ankaŭ reĝo de Pollando kaj grandprinco de Litovio. Daŭrigante la eksteran politikon de sia patro, li kondukis sian hejmlandon en la katastrofon de la Sepjara Milito. La persona unio Saksio-Pollando inter Elekto-Saksio kaj Pollando-Litovio finiĝis per lia morto. Aliflanke li nedisputeble estis siaepoke unu el la plej grandaj mecenatoj de arto.
Kategorioj:
- Naskiĝintoj en 1696
- Mortintoj en 1763
- Kavaliroj de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo
- Elefant-ordeno
- Viroj
- Naskiĝintoj la 17-an de oktobro
- Mortintoj la 5-an de oktobro
- Homoj de la 18-a jarcento
- Historio de Saksio
- Historio de Pollando
- Historio de Belorusio
- Historio de Litovio
- Polaj reĝoj
- Regantoj de Litovio
- Princoj-elektistoj de Saksio
- Dinastio Wettin