Acolman
Acolman | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Estado de México | ||
Poŝtkodo | 55870 | ||
Retpaĝaro | http://www.acolman.gob.mx | ||
Politiko | |||
Urbestro | C. Roberto Sánchez Campos | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 77 035 | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 38′ N, 98° 55′ U (mapo)19.633333333333-98.916666666667Koordinatoj: 19° 38′ N, 98° 55′ U (mapo) | ||
Alto | 2 250 m | ||
Areo | 96,88 km² (9 688 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Acolman Municipality [+] | |||
Acolman estas komunumo en la meksika subŝtato Meksikŝtato (Estado de México). La ĉefurbo de la komunumo estas Acolman de Nezahualcóyotl. La vorto Acolman venas de la nahuatla lingvo. La vortoj "ocumáitl", "aculli"; signifas "homo" kaj "máitl" "mano" aŭ "brako". La kombino do signifas "Viro aŭ homo kun mano aŭ brako". En antikvaj dokumentoj la loko ankaŭ aperas kiel "Oculma, Acuruman aŭ Aculma.
La komunumo troviĝas en la nord-centra parto de la provinco. Norde ĝi limas al la komunumo Teotihuacán kaj Tecámac, sude al la komunumo Chiautla, Tezoyuca kaj Atenco, okcidente al Ecatepec de Morelos kaj oriente al Tepetlaoxtoc. La distanco al la ĉefurbo de Meksiko estas ĉirkaŭ 38 kilometroj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la Inegi) 77 035 loĝantojn. El tiuj 38 743 viroj kaj 38 292 virinoj. Lau la loĝantaro la komunumo okupas la lokon 100 en la Ŝtato de Meksiko kaj la lokon 2275 en la nacia komparo. La komunumo havas surfacon de 86,88 kvadratkilometroj kaj ĝi situas je 2250 metroj super la marnivelo. La kvanto de precipitaĵo estas 602,9 milimetroj.
La geografia koordinatoj de la komunumo estas 19° 38′ norda latitudo kaj 98° 55′ okcidenta longitudo.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Sur la teritorio de Acolman troviĝas la eks-monaĥejo San Agustín de Acolman.