Agriĝento
Agriĝento | |||||
urbo komunumo de Italio poliso vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sicilio | ||||
Provinco | AG Agriĝento | ||||
Geografia situo | 37° 19′ N, 13° 35′ O (mapo)37.31666666666713.583333333333Koordinatoj: 37° 19′ N, 13° 35′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 230 m | ||||
Areo | 244 km² | ||||
Loĝantaro | 55 512 (2023) | ||||
Loĝdenso | 226 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Fontanelle, Giardina Gallotti, Monserrato, Montaperto, San Leone, Villaggio La Loggia, Villaggio Mosè, Villaggio Peruzzo kaj Villaseta | ||||
Najbaraj komunumoj | Aragona, Cattolica Eraclea, Favara, Joppolo Giancaxio, Montallegro, Naro, Palma di Montechiaro, Porto Empedocle, Raffadali, Realmonte, Sant'Angelo Muxaro kaj Siculiana | ||||
Patrono | Gerlando de Agriĝento (1030-1100) | ||||
Festa tago | 25-a de februaro | ||||
Nomo de loĝantoj | agrigentini | ||||
Poŝtkodo | 92100 | ||||
Imposta kodo | A089 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 084001 | ||||
Telefona prefikso | 0922 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Agriĝento estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Sicilio kaj estas la adiministra centro de ties provinco Agriĝento. Fine de 2023 en la komunumo vivis 55 512 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Aragona, Cattolica Eraclea, Favara, Joppolo Giancaxio, Montallegro, Naro, Palma di Montechiaro, Porto Empedocle, Raffadali, Realmonte, Sant'Angelo Muxaro kaj Siculiana.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbon fondis sub la nomo "Akragas" grekaj koloniantoj de la sicilia urbo Gela. Ĝi rapide kreskis kaj iĝis unu el la plej riĉaj kaj plej famaj grekaj urboj en Sicilio. Dum la sesa jarcento a.K. ĝin regis la tiranoj Phalaris kaj Theron: post kiam Thrasydaeus, filo de Theron, estis renversata, la urbo iĝis demokratio. Ĝi konservis neŭtralecon dum la Peloponesa Milito inter Ateno kaj Sparto (431-404 a.K) - milito dum kiu Ateno atakis la potencan sicilian urbon Siracusa: tamen la Punikoj disrabis la urbon en 406 a.K. Dum la tria jarcento a.K., ĝi multe suferis dum la Punikaj Militoj, estante disrabata de la Romanoj en 255 a.K. kaj de la Punikoj en 252 a.K.. Dum la dua Punika Milito (218-201 a.K.) la Romanoj kaj la Punikoj bataladis por regi ĝin: fine la Romanoj kaptis la urbon en 210 a.K. kaj nomis ĝin Agrigentum. Sub Roma rego ĝi prosperis.
Post la falo de la Romia imperio la Bizanca imperio regis la urbon. La loĝantoj forlasis la malsuprajn partojn de la urbo kaj transloĝiĝis al la akropolo, la antikva citadelo, eble pro pirataj atakoj. En 828 p.K. la Saracenoj kaptis la urbon, nomante ĝin Kerkent, kiu iĝis Girgenti en la itala lingvo, ĝis Benito Mussolini italigis la antikvan latinan nomon en la formo Agrigento. En 1087 ĝin konkeris la normano Grafo Roĝero. En 1860 la loĝantoj entuziasme subtenis Giuseppe Garibaldi. Dum la Dua mondmilito la urbo estis plurfoje bombata.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Pro arkeologiaj restaĵoj, Agriĝento estas grava turista centro. Viziteblas temploj kaj aliaj lokoj, kiel la Valo de la Temploj. En la nuna urbo estas mezepokaj kaj barokaj konstruaĵoj. Ĝi estas loko en la Monda Heredaĵo de Unesko.
Sporto
[redakti | redakti fonton]A.S.D. Akragas 2018 estas tiea futbalklubo.
Lokanoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|